Page 129 - heleco-97
P. 129
el la esencaj servoj (akvo, kloakaĵo, elektro, gaso)
funkciis. La rusoj multe penadis por provizi manĝon
kaj ian higienon al la loĝantaro. La rabado, dispred-
ado, seksperfortado de virinoj (80.000), ekzekutoj (de
junaj hitleranoj, policanoj, soldatoj) estis multenom-
braj. Rezisto estis senutila: Dönitz negocis la kapitula-
con. Iom post iom, dum la sekvaj semajnoj la ger-
manaj trupoj en la diversaj frontoj kapitulacis. Tiuj
naziaj gvidantoj kiuj ne sukcesis forfuĝi estis kapt-
itaj. Himmler sin mortigis post lia arestado. En Eŭ-
ropo finiĝis la milito.
La aliancaj gvidantoj denove renkontiĝis. Ĉi-foje
ili faris tion en Pocdamo, en la eksteraĵo de Berlino,
ekde la 17-a de julio de 1945. Ne estis la samaj:
Harry Truman estis la sukcedinto de la forpasinta
Roosevelt. Churchill, fiaskinte en politika balotado
en lia lando, cedis la britan reprezentadon en Pocda-
mo al Clement Attlee, la lidero de la Laborista
Partio. En tiu konferenco aperis jam la signoj de
malakordo inter la okcidentaj potencoj kaj Sovet-
unio, kiu poste konkretiĝis en la t. n. «Malvarma
Milito». Japanio estis la lasta epizodo de la Dua
Mond-Milito. La disvolviĝo de la milito en tiu azia
fronto montris ke la japanaj trupoj estis tre malfacile
kaj altekoste venkeblaj sur la tereno, sed Usono gaj-
nis tiun militon ekde areo, per intensaj bombard-
adoj sur la japanaj urboj, kiuj kulminis per la ĵetado
de atombomboj sur du urboj: Hiroshima kaj Naga-
saki. En Pocdamo Truman anoncis, ke lia lando jam
disponis je tiu nova kaj potenca armilo. Krome, en
aŭgusto, tri monatojn post la kapitulaco de Germa-
nio, ankaŭ Sovetunio eniris en la militon kontraŭ
la japanoj. La imperiestro Hiro Hito alparolis per-
radie al la japana popolo, io eksterordinara laŭ la
kutimoj de la lando, kaj anoncis ke estis konvena
la ĉeso de la milito ĉar la malamiko disponis je «ia
tre kruela bombo». Kvankam oni ne uzis la vorton
«kapitulaco», la interakordo por la ĉeso de la milito,
fakte, estis senkondiĉa alĝustiĝo de la japanoj al
la postuloj de la venkintaj potencoj. Eĉ oni faris juĝ-
proceson al la japanaj lideroj respondeculoj de
militaj krimoj. Sed oni respektis la figuron kaj la
129