Page 121 - heleco-97
P. 121
La atenco okazis la 20-an de julio de 1944 sed
ĝi, kompreneble, estis preparita iom da tempo
antaŭe, kaj krome jam oni estis intencante realigi
ĝin plurfoje antaŭ tiu dato. Male ol aliaj faktaj
atencoj kiujn oni faris al Hitlero, samkiel al Mus-
solino, ĉi-foje temis ne pri politikaj malamikoj
sed pri politika sistemo kiu promociis lin kaj apo-
gis lin dumlonge. La problemo de tiuj karismaj
lideroj, kiaj Mussolino kaj Hitlero, estas ke en
ties princip-skalo, ilia estreco valoras pli ol ĉiu
ajn afero, eĉ pli ol la celoj serve de kiuj, supoz-
eble, ili devas esti. Resume, la sociklasoj kaj po-
voj kiuj altrangigis Hitleron, konstatis ke ĉi tiu
estis elglitinte for el iliaj manoj, for el ilia kon-
trolo, kaj oni devus haltigi lin…
Estas konate kiel fiaskis tiu komploto, nomita
«Operacio Valkiria». La atenco, ja, estis farita;
pri ĝi oni multe verkis, kaj estas ankaŭ pluraj
gravaj filmoj. La kolonelo Claus von Staŭffen-
berg metis valizon kun bombo apud Hitlero sub
la tablo de la konferenc-salono kie ĉi tiu estis
studante militajn mapojn kune kun iuj altrangaj
armeanoj. La bombo eksplodis, kelkaj el la kun-
sidantaj militistoj mortis, plejparto estis vund-
itaj, sed Hitlero, hazarde, rezultis preskaŭ sen-
vunde. La regantaro de la Führer povis reagi kaj
kontroli la situacion sen ke la konspirintoj povus
fari elpaŝojn kiuj povus esti sukcesaj nur se
Hitlero estus mortinte. Ĉi tiu pensis ke li, vere, es-
tis protektata de Dio, kaj tiele li sin esprimis an-
taŭ Mussolino, kiu vizitis lin tiutage mem. Re-
zulte de la sekvinta esploro estis arestitaj multaj
personoj implikitaj en la afero, kaj oni profitis
la okazon por aresti multajn aliajn, kontraŭ-
antaj de la reĝimo sed sen rilato kun la atenco.
Kvin mil el ili estis kondamnitaj al morto, sed iuj
famuloj, kiel Marŝalo Rommel, por protekti siajn
familiojn, devis sin mortigi gardante sekreton pri
ties implikiĝo en la komploto. Kaj Germanio daŭ-
re plu devis militi, sub la “genia” komandado
de tiu ulo al kiu ĝi malsaĝe sin fordonis.
121