Page 124 - heleco-97
P. 124
vunditoj, 30.000 homojn. Dume iu kanada armeo
de 60.000 soldatoj trovis egan germanan reziston
intencante kapti la Scheldt-estuaron. Ĉi tiu operacio
daŭris ok-dek kvin tagojn kaj kostis al la aliancanoj
6.367 mortintojn. La germanaj viktimoj, en armeo
de 90.000 viroj, estis grandegaj: 10.000 mortintoj
kaj 40.000 vunditoj. Ankaŭ la kapto de Metzo kaj
ties ĉirkaŭaĵo, defendita de kvar germanaj divizioj,
estis tre kosta, kun multaj viktimoj por ambaŭ ar-
meoj. Ĝi komenciĝis la 3-an de novembro kaj ne
finiĝis ĝis la 22-a; germanaj redutoj rezistis anko-
raŭ kelkajn tagojn en aparte fortikaj punktoj de la
fortikaĵo.
Ĉar la rusa armeo alproksimiĝis al la germana teri-
torio, Hitlero forlasis, en novembro de 1944, la
Wolfsschanze-n (Lupejo), en orienta Prusio, kie es-
tis, dum tri jaroj, la germana armea komandejo,
kaj kie okazis la atenco de la 20-a de julio, kaj
translokiĝis al Berlino, al bunkro konstruita sub
la Kancelierejo. Ankaŭ Eva Braun, forlasinte la
rezidejon de Berghof, definitive translokiĝis al
tiu bunkro. De tiu loko, Hitlero gvidis la militajn
operaciojn, kaj tie li programis tion kio estis la
lasta ofensivo de la germana armeo, la t. n. «Bata-
lo de Ardenoj».
Specialistoj pri milita strategio opinias ke Hitlero
estis genia por la planado de brilaj batalaj ofen-
sivoj, kvankam li malbone sin aranĝis kiam li de-
vis organizi defensivajn operaciojn ĉar lia inklino
rezisti ĉiakoste kaŭzis ege da senutilajn homajn
perdojn. En decembro de 1944 Hitlero projektis
la lastan el siaj militaj fulm-atakoj. La 16-an de tiu
monato Germanio kontraŭatakis en okcidento laŭ
130-kilometra fronto, inter Monschau, sude de Aa-
cheno, kaj Treviro, tra Ardenoj, la monteta regio-
no, arbara kaj tre humida, kun oftaj nebuloj kaj
tiam kovrita de neĝo. La celo de tiu atako estis rom-
pi la linion de la aliancana armeo por kontakti en
Antverpeno kun aliaj germanaj divizioj avanc-
antaj ekde Maastricht kaj aliaj lokoj, kaj enpoŝi ali-
ancanajn trupojn en Nederlandon. La usona rezis-
124