Page 122 - heleco-97
P. 122

Kaj daŭre plu la germanaj trupoj suferadis mal-
                                                  venkojn, kaj daŭre plu ties armeoj senĉese devis

                                                  retroiri en ĉiuj frontoj. La 25-an de julio, se-
                                                  majnojn post la elŝipiĝo de la aliancanoj en Nor-
                                                  mandio, komenciĝis la «Operacio Kobro», ofen-

                                                  sivo por trarompi la germanajn defend-liniojn
                                                  en Normandio. Ĝi estis granda sukceso, kiu kon-
                                                  dukis rekte al la germana malvenko en nord-
                                                  orienta Francio. La 15-an de aŭgusto komenc-

                                                  iĝis la «Operacio Anvil» (Amboso), kiu komen-
                                                  cis  per  la  elŝipiĝo  de  la  aliancanoj  en  sud-
                                                  orienta Francio, inter Tulono kaj Cannes. Ĉi

                                                  tiu  operacio  permesis  al  la  aliancanoj  mal-
                                                  fortigi premon en Normandio, kie oni trovis
                                                  egan germanan reziston. Poste la aliancanoj, kiuj
                                                  partoprenis en ĉi tiu operacio sukcesis puŝi la

                                                  germanojn reen norden kaj kontakti kun la ali-
                                                  ancanaj trupoj en Normandio. Krome, la germa-
                                                  noj okupantaj Francion devis retiriĝi ĝis kelkaj

                                                  kilometroj de la franca limo kun Germanio,
                                                  Luksemburgio kaj Belgio.
                                                  Kaj la 25-an de aŭgusto okazis la liberigo de

                                                  Parizo. De milita vidpunkto la franca ĉefurbo
                                                  ne havis strategian valoron; ĝia konkero pli ha-
                                                  vis emocian, historian, sentimentalan kaj sim-

                                                  bolan gravecon. En la batalo kiu kulminis en
                                                  la  menciita dato partoprenis, ĉefe, britaj kaj
                                                  usonaj trupoj. Kiel dirite, la aliancanaj fortoj
                                                  en  la  ŭesta  fronto  estis  sub  la  komando  de

                                                  Eisenhower kun Montgomery kiel lia plej sen-
                                                  pera subulo. Sed en la batalo por Parizo ludis
                                                  gravan rolon ankaŭ la organizaĵoj de la Rezist-

                                                  ado subgvide la Franca Komitato por Nacia Li-
                                                  berigo estrita de Charles de Gaulle. Ĉi tiu estis
                                                  la elstara figuro de la apoteoza eniro de la liber-
                                                  igaj trupoj en Parizo. En la konkero de la urbo

                                                  decide partoprenis ankaŭ hispanaj respublik-
                                                  anoj kiuj, ekzilitaj el sia lando pro la faŝisma
                                                  venko en ties enlanda milito, decide batalis kon-

                                                  traŭ  la  faŝismo  en  la  frontoj  de  la  mond-
                                                  milito, ankaŭ en la rusaj frontoj. Parizo liber-

                                                        122
   117   118   119   120   121   122   123   124   125   126   127