Page 123 - heleco-97
P. 123
iĝis el detruado simila al tiu de multaj aliaj urboj kiuj estis scenejo de bataloj.
Hitlero estis ordoninta al la estro de la germanaj fortoj en Parizo, la generalo
Von Choltitz, ke li igu Parizon "amaso da ruinoj". Sed tiu armeestro rifuzis tion
fari kaj krome, kiam jam ne plu eblis daŭrigi la bataladon, li kapitulacis kaj estis
kaptita de la aliancana armeo, ĉio kontraŭ la specifaj ordonoj de la Führer. Evi-
dentas ke multaj prudentaj germanaj militistoj estis konvinkitaj ke la aferoj de
Germanio estis komandataj de frenezulo kiu ne meritis obeon. Sekve de tiu
ofensivo de la aliancaj armeoj, falis la reĝimo de Pétain. Proksimume 4.000
homoj (policistoj, oficiroj, kunlaborantoj, militistoj, de Vichy) estis arestitaj en la
unua semajno post sia liberigo; 80.000, laŭlonge de septembro. Preskaŭ mil vir-
inoj estis publike humiligitaj, razitaj, pro siaj rilatoj kun la germanoj. En la
"eksterjura purigado" okazinta en la liberigita Francio antaŭ ol ekfunkciis juĝejoj
kaj tribunaloj, kio okazis jam en oktobro, proksimume 9.000 homoj estis
ekzekutitaj. Ankaŭ tiaj reprezalioj estas parto de la heredaĵo de la faŝismoj.
Ankaŭ en la eastaj frontoj sinsekvis la germanaj malvenkoj. Laŭ antaŭe inter-
akordite, Stalino igis koincidi la sovetian ofensivon kun tiu de la okcidentaj alianc-
anoj ekde Normandio: 2,4 milionoj da rusaj soldatoj, 5.200 tankoj kaj 5.300 aviad-
iloj kontraŭ 700.000 germanaj soldatoj. Unu el la kvar rusaj kolonoj eniris tra
la baltaj landoj kaj invadis Polujon. La 30-an de aŭgusto, kvin tagojn post la perdo
de Parizo, la germanaj trupoj devis forlasi Bulgarion. Tri tagojn poste, la 3-an de
septembro, en la ŭesta fronto, estis liberigitaj, far kanadaj, usonaj kaj britaj trupoj,
Antverpeno kaj Bruselo, kio ebligis la revenon de la belga regantaro el la ekzilo.
Preskaŭ unu monaton poste, la 1-an de oktobro, sovetaj trupoj eniris en Jugosla-
vion post milita operacio komencita la 14-an de septembro. En la batalo kun-
laboris la jugoslavaj partizanoj komanditaj de Josip Broz Tito. La operacio sur
ĉi tiu fronto kaŭzis la liberigon de granda parto de Serbio kaj la komencon de la
definitiva retiro de la germanoj el Balkanio. La bombardado kontraŭ germanaj
urboj, norda Italio kaj industriaj instalaĵoj en Rumanio kaj Hungario, kaj aliaj
celoj, plu daŭris: la aliancanoj faligis 600.000 tunojn da bomboj inter junio kaj
decembro 1944. Dume ankaŭ Londono kaj aliaj anglaj urboj estis bombardataj
de la germanoj, sed tiam ne temis pri peraviadila bomb-ĵetado sed pri tele-
gvidataj raketoj, la plej kompleksa armilo ĝis tiam konstruita.
La 14-an de oktobro la germanoj estis elpelitaj el Ateno far la brita armeo, kaj
la 20-an de tiu monato la rusa armeo eniris en Belgradon. La batalado, kun
grandaj perdoj de ĉiuj batalantoj daŭris dum la lastaj monatoj de 1944 en ambaŭ
frontoj, oriente kaj okcidente. La avancado de la brit-usona armeo en la ŭesta
fronto estis eĉ pli lanta kaj malrapida ekde kiam komenciĝis la atako kontraŭ la
germana teritorio mem per la transiro de la t. n. «Sigfrida lineo» la 12-an de sep-
tembro; fakte tiuj trupoj ne sukcesis alveni al Aacheno ĝis la 2-a de oktobro,
kaj poste la batalado ene de tiu urbo daŭris ĝis la 21-a de tiu monato. La
germanoj perdis tie 8.000 homojn, kaj la usonanoj perdis, inter mortintoj kaj
123