Page 128 - heleco-97
P. 128

Ĉiam kredante, aŭ simulante kredi, siajn fanta-
                                                 ziojn, Hitlero pensis ke la situacio draste ŝanĝ-
                                                 iĝus pro la morto de la usona Prezidento Roose-

                                                 velt, okazinta la 12-an de aprilo. Sed la ofensi-
                                                 vo de la aliancano senhalte daŭris: Nurenbergo
                                                 estis kaptita la 20-an de aprilo; Ulm, la 23-an, Re-

                                                 gensburg, la 26-an; Munkeno, la 30-an… La las-
                                                 tajn monatojn, ekde lia translokikiĝo al la berlina
                                                 bunkro, Hitlero apenaŭ eliris por publika aper-
                                                 ado. La lasta filmado farita al li estis por saluti
                                                 tiujn junulojn, preskaŭ infanojn, kiujn oni sendis

                                                 batali kontraŭ la rusoj atakantaj la urbon… Lia
                                                 sanstato tiam estis ege malbona; la doktoro Morell
                                                 devis recepti al li troajn dozojn da kuraciloj kaj

                                                 drogoj por ke li plu kapablu agadi. Sed lia tuta
                                                 kaj nura agado estis postuli tiun senutilan kaj
                                                 senracian rezistadon kiu estis okazigante la mor-
                                                 ton de pli da germanoj. Eĉ liaj plej proksimaj
                                                 kaj fidelaj sekvantoj, Himmler kaj Göring, kons-

                                                 tatinte lian nekapablon alfronti la situacion pro-
                                                 ponis al li nomumi sukcedanton por alpreni la
                                                 necesajn demarŝojn necesajn en la tiamaj cirkons-

                                                 tancoj. Sed li, ĵaluza pri sia absoluta povo, tak-
                                                 sis tiun iniciaton kiel perfido kaj dekretis la eks-
                                                 oficigon de tiuj ministroj.
                                                 Fine, kiam la rezistado signifus ke li estus kaptita
                                                 kaj humiligita kiel Mussolino, Hitlero decidis

                                                 meti finon al sia vivo. Post nomumo de admi-
                                                 ralo Dönitz kiel prezidanto de Germanio, li sin
                                                 mortigis  en  la  bunkro  la  30-an  de  aprilo  de

                                                 1945 kun sia kunulino Eva Braun, kun kiu li
                                                 edziĝis la antaŭan tagon: iliaj korpoj estis kremac-
                                                 itaj en la ĝardenoj de la kancelierejo. Goebbels
                                                 sin  mortigis  kun  sia  estro,  post  antaŭe  mortigi
                                                 sian edzinon kaj ses infanojn. Sekvinttage, en la

                                                 emblema dato de la 1-a de majo, la sovetiaj trupoj
                                                 finokupis la urbon kaj metis la ruĝan flagon sur
                                                 la konstruaĵo de la Reichstag. Ekde la 16-a de apri-

                                                 lo, kiam komenciĝis la atako kontraŭ Berlino,
                                                 la sovetoj havis 80.000 mortintojn kaj 280.000
                                                 vunditojn; la germanoj, 125.000 mortintoj; 480.000
                                                 soldatoj estis kaptitaj. Berlino estis detruita: neniu

                                                        128
   123   124   125   126   127   128   129   130   131   132   133