Page 130 - heleco-97
P. 130
personon de la imperiestro. Notindas ke, ekzemple, en Italio, sekve de la konsento
de la reĝo kun la faŝismo, post la milito falis ankaŭ la monarkio. Sed en Japanio
la reĝa institucio havis/as kvazaŭ dian karakteron, kaj estis politike konvene al
la milit-venkintoj respekti tiun tre antikvan tradicion, kiu estas esenca kompon-
aĵo de la japana identeco.
Paralele al Proceso de Tokio kontraŭ la japanaj responsuloj de la milito, estis an-
kaŭ, en Nurenbergo, proceso kontraŭ la naziaj lideroj, pro ilia respondeco pri la
militaj krimoj, sed kun speciala atento al tiuj de rasmortigo, la ekstermejoj… Plej-
parto el la juĝitoj, inter ili Rosemberg, estis kondamnitaj al morto; Göring sin mort-
igis antaŭ la ekzekutado. Iuj, kiel Speer kaj von Papen, estis kondamnitaj al kelk-
jara enprizoniĝo; Hess al dumviva enprizoniĝo, kaj li metis finon al sia vivo en
la jaro 1987. En tiu proceso mankis iu grava kulpulo: Adolf Hitler. Li estis juĝ-
ita de la Historio: oni konsideras lin ĉefa kulpulo de ĉiuj germanaj amasmort-
igoj, de la milito kaj la detruado kiun ĝi alportis… La fervoruloj de la verkaro
de Nostradamus asertas ke Hitlero estis la dua el la tri antikristoj kiuj, laŭ ia inter-
pretado de tiu verkaro, devus aperi en la mondo. Sed… ĉu vere li kaj Musso-
lino estis la kulpuloj de ĉiuj katastrofoj generitaj de la faŝismo? Oni devas klarigi
ke tiuj lideroj ne kreis la faŝismajn movadojn, estis la faŝismo kiu kreis ilin. La
faŝismo kaj la naziismo estis sociaj fenomenoj kiuj havis profundajn kaj antikvajn
radikoj en la popoloj. Se Hitlero ne estus ekzistinta, alia lidero: Röhm, Strasser,
Ludendorf, aŭ iu alia, estus ludinta, pli malpli sukcese, similan rolon. Kaj ni me-
moru ke Mussolino progresis kiel faŝista lidero prizorgante movadon kiu jam
estis kaptinte antaŭe la lidereceman atenton de Gabriele D'Annunzio. Do restas
antaŭ ni la tasko esplori la veran originon kaj esencon de la faŝisma sento.
130