Page 125 - heleco-97
P. 125
to estis eksterordinara. Eisenhower sendis du kirasajn diviziojn por plifortigi la
liniojn. Inter la 16-a kaj la 24-a de decembro, la germanoj sukcesis konkeri, en
ilia penetro, gravan kaj grandan triangulo-forman teritorion. Tamen la celo de
la operacio, Antverpeno, estis perdita. Eisenhower prenis du decidojn, kiuj baldaŭ
donis frukton. Li asignis la komandon de la amerikaj armeoj en la areo al Mont-
gomery kaj ordonis al Patton, kiu estis en Metz, ataki de la sudo. Montgomery
kondukis siajn trupojn de Aacheno al Dinant, devigante la germanojn retiriĝi;
Patton, turniĝante 90 gradojn norden, surprizis la germanojn sur sia suda flanko,
kaj liberigis Bastogne-on la 26-an de decembro. En januaro, Hitler ordonis retir-
iĝon; Montgomery liberigis Ardenojn la 16-an de januaro 1945. La usonanoj,
kiuj surtenis la pezon de la batalo, suferis 89.500 viktimojn (19.000 mortintoj).
La germanoj perdis 120.000 virojn (ĉirkaŭ 70.000 mortintojn) kaj 600 tankojn
kaj blenditajn veturilojn. La Colmar "sako" en Alzaco, kiu estis izolita ekde la
novembra batalado, defendita de iu germana armeo de preskaŭ 80.000 viroj,
estis "purigita" la 9-an de februaro 1945.
Tiu germana ofensivo estis “la kanto de cigno” de la germana armearo. Post la
Batalo de Ardenoj, la germana milita kapablo estis definitive elĉerpita. La 17-an
de januaro la rusoj okupis Varsovion, kaj naŭ tagojn poste la soveta armeo
liberigis la koncentrejon de Aŭŝvico. Roosevelt, Churchill kaj Stalino, kaj en-
tute sepcent militaj kaj diplomatiaj kunlaborantoj kaj konsilistoj, kunvenis en Jalto,
Krimeo, inter la 4-a kaj la 11-a de februaro, por determini la finan strategion kaj
diskuti kaj analizi la estontecon de Germanio. De tiam, en sia berlina bunkro,
Hitlero persistis en sia senespera rezisto; li daŭre studadis en la ĉambro de mapoj
militajn operaciojn realigendajn de armeaj divizioj kiuj ekzistis nur sur tiuj paperoj
kaj en lia menso. La aliancanoj estis avancante en ĉiuj frontoj, ankaŭ en Azio, en
la milito kontraŭ la japanoj, kvankam tie la situacio ankoraŭ estis tre malfacila
por la britoj kaj usonanoj. Por ĉi tiuj estis granda desaponto la fakto ke Stalino
rifuzis impliki Sovetunion en tiu fronto, almenaŭ dum ne estus finiĝinta la mi-
lito kontraŭ Germanio. Berlino estis bombardita la 3-an de februaro far pli ol
1000 bombard-aviadiloj; Dresdeno, la 13-an kaj la 14-an de tiu monato suferis
detruan bombardadon far 1300 aviadiloj, rezultis detruitaj 30.000 konstruaĵoj, kaj
estis 60.000 mortintoj. La 22-an de februaro la aliancana aviado bombardis fer-
vojojn, trajnojn, pontojn, moleojn, komunikajn nodojn, vojojn… tra la tuta okci-
denta Germanio. Dume avancadis surtere la armeoj subgvide de Eisenhower kaj
Montgomery. La 1-an de aprilo la germana generalo Model ne povis rezisti la ofen-
sivon kaj kapitulacis kun armeo de 317.000 homoj, kaj poste li sin mortigis.
La situacio estis same senespera en la norda parto de Italio ĝis tiam kontrolita de
Mussolino per la helpo de la germanaj trupoj. La usona armeo de ĉirkaŭ 500.000
homoj, subkomande de Clark, atakis la Germanan Gotikan Linion, ekde La
Spezia ĝis Pesaro, kaj la Po-Valo, dum la Rezistado, kiu en marto 1945 jam
havis pli ol 200.000 anojn, el ili, 20.000 virinoj, reaktivigis siajn agojn: kamp-
125