Page 127 - heleco-97
P. 127

oni postulis senkondiĉan kapitulacon de la Duce,
            Mussolino iris al Como, la lasta bastiono de lia
            reĝimo,  de  kie  li  ekiris,  kun  kunlaborantoj  kaj

            membroj  de  lia  ĉirkaŭaĵo  laŭ  vojoj  kaj  mal-
            grandaj vilaĝoj. La 27-an de aprilo, Mussolino
            estis malkovrita kaj arestita, en iu urbeto de la lago

            Como proksime al la svisa limo, far membroj de
            la Garibalda Rezistada Brigado, kiu retenis por ins-
            pektado longan kolonon da germanaj kamionoj al
            kiu  estis  aliĝinta  la  Duce.  Mussolino  kaj  lia
            amantino, Clara Petacci, estis kondukitaj frumate-

            ne de la 28-a al la proksima vilaĝo Bonzanigo
            kaj  loĝigitaj,  subkontrole,  en  kampara  domo.
            Horojn poste, komandanto Valerio, la komunisto

            Walter Audisio, kaj du el liaj homoj, senditaj de
            la Milana Rezistada Komitato, prenis Mussolinon
            kaj lian kunulinon en aŭto al alia tre proksima
            loko, la remparo de privata vilaĝo: la pafoj de
            Audisio metis finis al iliaj vivoj. La 29-an de apri-

            lo 1945, la korpoj de Mussolino, Clara Petacci kaj
            kromaj dek kvin aliaj faŝismaj gvidantoj ekzekut-
            itaj en Dongo estis elmontritaj, pendigitaj de la

            piedoj de la plafono de garaĝo, kaj ĉikanitaj de
            la homamaso, sur la placo Loretto en Milano,
            proksime de la loko kie Mussolino fondis la faŝ-
            istan partion en 1919.
            La morto de Hitlero okazis nur du tagojn post

            tiu de Mussolino, sed laŭ malsama maniero. Li
            sin mortigis malmultajn horojn antaŭ lia nepra
            falo en la manojn de la sovetaj trupoj kiuj jam

            estis enirinte en Berlinon. Dum aliaj rusaj armeaj
            kolonoj estis okupante la eastan parton de Ger-
            manio  kaj  Aŭstrio,  tiu  komandata  de  Ĵukov
            okupiĝis pri la germana ĉefurbo. Entute la rusaj
            fortoj konsistis el 36 divizioj, 4,5 milionoj da ho-

            moj, kvankam sufiĉe malfortiĝintaj je homoj kaj
            materialo pro la batalado en la baltaj landoj, Pol-
            ujo, Hungario… Konkrete, en la soveta atako al

            Berlino partoprenis 157 divizioj, 1,6 miliono da
            homoj. Tiam Germanio havis nenian kapablon
            kontraŭataki. Sovetaj kaj usonaj trupoj renkont-
            iĝis en Torgau, ĉe Elbo-rivero, la 25-an de aprilo.

                                                              127
   122   123   124   125   126   127   128   129   130   131   132