Page 132 - heleco-97
P. 132

La itala verkisto Umberto Eco (1932-2016) naskiĝis dum la faŝista diktaturo de
       Mussolino. Do, infanaĝe li estis subinflue de la eduk-sistemo de la faŝismo, sed

       male ol multaj homoj de lia generacio, kiuj neniam liberiĝis el tiu ideologia in-
       fluo, li sciis racie reagi kontraŭ la teoria bazo de tiu politika monstraĵo. Kelkaj
       el liaj verkoj respegulas lian rifuzon al la faŝisma doktrino kaj al la politikaj siste-

       moj bazitaj sur ĝi. Por la celo de nia studo pri la faŝismo interesas prikonsideri
       lian difinon pri la temo, kiun li faras per lia verko «La eterna faŝismo». Li pre-
       zentas dek-kvar simptomojn kiuj karakterigas la faŝismon. Ni resumas ilin:

              1) Kulto al la tradicio: «La vero estis jam anoncita unufoje por ĉiam».
              2) Neracieco: La nazia ideologio baziĝis sur la sango kaj la tero (bazaj elementoj de
              ĉiuj naciismoj). La faŝisma emo al neracieco rifuzas la spiriton de la klerismo kaj de
              1789, «Deklaracio de la Homaj kaj la Civitanaj Rajtoj»...
              3) Pensi estas maniero kastri: la faŝismoj kultas la agadon pro ĝi mem. La agado belas

              per si mem kaj, do, oni devas agadi senpripense. Pensi estas ia formo de kastriĝo.
              4) Senkritika sinkretismo. «La malakordo estas perfido». Neniu formo de sinkretismo
              povas  akcepti  kritikan  pensadon.  La  kritika  spirito  faras  distingojn,  kaj  distingi  estas
              signo de moderneco. En la moderna kulturo, la scienca komunumo, la malkonsento
              estas ilo por progresigo de scioj. Por la faŝismo malkonsento estas perfido.
              5) Rasismo: Malkonsento ankaŭ estas signo de diverseco. La faŝismo kreskas kaj
              serĉas konsenton  ekspluatante  kaj pligravigante la naturan timon  al diferenco.  La
              unua  alvoko  de  faŝisma  movado  estas  kontraŭ  entruduloj.  La  faŝismo  estas,  do,
              rasisma laŭdifine.
              6) Minacita burĝaro: faŝismo ekestiĝas de individua aŭ socia frustriĝo. Kio klarigas
              kial unu el la tipaj karakterizaĵoj de historia faŝismo estis la alvoko al la ĉagrenitaj
              mezaj klasoj, malkuraĝigitaj de iu ekonomia krizo aŭ politika humiligo, timigitaj de
              la premo de subalternaj sociaj grupoj.
              7) Naciismo: Al tiuj, al kiuj mankas ia socia identeco, la faŝismo diras al ili, ke ilia
              sola privilegio estas la plej vulgara el ĉiuj: esti naskiĝintaj en la sama lando.
                                                        132
   127   128   129   130   131   132   133   134   135   136   137