Page 133 - heleco-97
P. 133
8) La forto de la malamiko: La sekvantoj devas senti sin humiligitaj de la riĉeco de
la malamikoj kaj ĉi ties fortoj. Al la faŝismo estas necese krei malamikon, kiu ĝene-
rale estas la masonoj, la judoj, la komunistoj, la islamanoj…
9) La senĉesa milito: Ne estas batalado por la vivo, sed «vivo por la batalado». La
pacismo estas, do, koluzio kun la malamiko; pacismo malbonas, ĉar la vivo estas
konstanta milito.
10) Elitismo de amaso: Elitismo estas tipa aspekto de ĉiu reakcia ideologio, ĉar ĝi
estas fundamente aristokrata. En la historio, ĉiuj aristokrataj kaj militismaj elitismoj
implikis malestimon al la malfortuloj. La faŝismo devas prediki "popularan elitismon".
Ĉiu civitano apartenas al la plej bonaj homoj en la mondo, la partianoj estas la plej
bonaj civitanoj...
11) Mitologia heroeco: La "heroo" estas escepta estaĵo, sed en la faŝisma ideologio
la heroeco estas la normo. Ĉi tiu kulto al heroeco estas proksime ligita kun la kulto al
morto. La faŝisma heroo aspiras morton, anoncitan kiel la plej bona rekompenco por
heroa vivo.
12) Sekso: Ĉar kaj senĉesa milito kaj la heroeco estas malfacilaj ludoj, la faŝisto
projekcias sian potenco-volon pri seksaj aferoj, kiel ina malforto, homofobio, ktp.
13) Lidereco: Por la faŝismo, la individuoj unuope ne havas rajtojn, kaj la "popolo"
estas konceptata kiel kvalito, monolita ento, kiu esprimas la "komunan volon". Ĉar
neniu kvanto da homoj povas posedi komunan volon, la gvidanto pretendas esti ĝia
interpretisto. Ĉi tio implicas disdegnon kaj malestimon al la parlamentoj kaj ties
legitimeco.
14) Infana lingvo: Ĉiuj naziaj aŭ faŝismaj lernolibroj baziĝis sur malriĉa leksikono
kaj elementa sintakso, por limigi la instrumentojn por kompleksa kaj kritika
rezonado.
Ĝenerale, la realo estas pli kompleksa ol ĉiuj interpretadoj kiujn oni faras pri ĝi.
Ĉi tio estas aplikebla ankaŭ al la difino kiun Umberto Eco faras pri la faŝismo.
Li rekte travivis la sperton de iu konkreta faŝismo, tiu de la Italio de Mussolino,
kaj la karakteraĵoj kiujn li atribuas al la faŝismo plene validas por tiu reĝimo. Sed
aperis aliaj faŝismoj post tiu itala kaj ĉiuj ili havis apartajn kaj specifajn trajtojn
kiuj ne tute alĝustiĝas al la skemo de Eco. Li mem, iamaniere, agnoskas tion kiam
en la menciita verko, li aldonis:
La esprimo "faŝismo" taŭgas por ĉio, ĉar eblas forigi unu aŭ plurajn aspektojn de
faŝisma reĝimo, kaj ni ĉiam povas agnoski ĝin kiel faŝismon. Forprenu la imperi-
ismon el la faŝismo kaj vi estos antaŭ Franco aŭ Salazar; forprenu la koloniismon
kaj antaŭ vi staras la balkana faŝismo. Aldonu radikalan kontraŭkapitalismon (kiu
neniam fascinis Mussolinon) al la itala faŝismo kaj antaŭ vi estas Ezra Pound. En-
metu la kulton al kelta mitologio kaj grala mistikismo (tute senrilata al oficiala faŝ-
ismo) kaj antaŭ vi havas unu el la plej respektataj faŝismaj guruoj, Julius Evola. Mal-
graŭ ĉi tiu konfuzo, mi konsideras, ke eblas indiki liston de tipaj karakterizaĵoj de
tio, kion mi ŝatus nomi "Ur-Faŝismo", aŭ "eterna faŝismo". Tiaj trajtoj ne povas esti
enkadrigitaj en sistemon; multaj kontraŭdiras unu la alian, kaj estas tipaj por aliaj
formoj de despotismo aŭ fanatikeco, sed sufiĉas, ke unu el ili ĉeestu por koaguli
faŝisman nebulozon.
133