Page 134 - heleco-97
P. 134
Jes, kaj ĉi tio utilas por nia studo ĉar ni devas
atenti pri iuj faŝismoj, la portugala kaj hispana,
ĉefe ĉi lasta, kiuj supervivis post la fiasko de la
klasikaj aŭ emblemaj modeloj de faŝismo: la
itala kaj la nazia de Germanio (krom la franca
reĝimo de Vichy kaj la orienteŭropaj faŝismaj
reĝimoj serve de la hitlerismo). La maniero kiel
evoluis la iberiaj faŝismoj kaj saviĝis el la ruino
dum kelkaj jardekoj montras ke ne pravas tiu
aserto de la dua punkto de la supra listo de
Umberto Eco, tiu de la senracieco. Ja, Francisco
Franco kaj António de Oliveira Salazar sciis studi la
situación kaj agadi racie laŭ la eltirita instruo.
Krome, kiam oni temas pri faŝismoj oni devas
prikonsideri ke tiuj politikaj entoj konsis-tas el
tri malsamaj elementoj: unue estas la mal-kleraj
amasoj kiuj rezignas sian civitanecon favo-re al
absoluta povo de la koncerna lidero, due estas la
lideroj mem, kiuj ne nepre kunhavas kun la
amaso ĉi ties emojn kaj timojn, kaj fine estas
la faktaj povoj kiuj uzas siafavore la fana-
tikecon de la amasoj kaj estas servataj, pli malpli
lojale, de la faŝistaj lideroj. Do, iu(j) karakter-
aĵo(j) kiu(j) estas vera(j) por iu el la tri elemen-
toj povas ne esti, kaj ofte ne estas, ĝusta(j) por
la du aliaj.
Reprenante la fadenon de nia historia raport-
ado, la frankisma reĝimo sin sentis pli kaj pli
subdanĝere, dum la jaroj 1943 al 1945 dum la
militaj aferoj iĝis pli kaj klare malfavoraj por
la faŝismaj potencoj: retroiro en la rusa fronto,
invado de la aliancaj armeoj en norda Afriko,
Sicilio, Italio… falo kaj enprizoniĝo de Musso-
lino, elŝipiĝo de la alianca armeo en Norman-
dio, falo de la reĝimo de Vichy… La frankisma
reĝimo tre identiĝis ĝis tiam kun tiuj de Hi-
tlero kaj Mussolino. Reale, la starigo de la faŝ-
ista povo en Hispanio okazis pli perfortmaniere
ol en Italio kaj Germanio; en ĉi lastaj landoj ne
okazis civil-milito kiel tiu de Hispanio kiu daŭ-
ris preskaŭ tri jarojn. Cetere, ankaŭ ĉi tie ne
134