Page 18 - heleco-97
P. 18
Italio, la pionira lando de la faŝismo, estis atinginte sian reunuiĝon en la jaro
1870 post travenki kaj eksterajn kaj internajn malfacilaĵojn. Eksteraj ĉar plej-
parto el la nordo de la lando apartenis al la Aŭstria Imperio, kaj internaj ĉar la
ĝistiamaj italaj ŝtatoj, ĉefe kvankam ne sole la Papa Ŝtato, kontraŭrezistis la
unuiĝ-procezon. La papoj daŭre ankoraŭ dum preskaŭ 60 jaroj post la reunuigo
ne agnoskis la italan ŝtaton kaj sin konsideris prizonuloj en la Vatikano. Cetere,
la popolaj amasoj de la lando ne estis partoprenintaj en la eventoj kiuj kondukis
al la sendependiĝo kaj reunuiĝo de Italio. Tiuj taskoj estis atingaĵo de iu mal-
granda elito, kaj la itala kamparanaro ne estis konsultita.
Antaŭ la Unua MondMilito, Italio traspertis sociajn, ekonomiajn, regionajn kaj
politikajn kontraŭdirojn. La monarkio estis tiu de la Piemonto kaj ne ĝuis spe-
cialan aprecon for de tiu regiono. La liberala konstitucio kaj la centrala admi-
nistracio, se ne vekis rifuzon de la itala loĝantaro, ĝi ankaŭ ne ĝuis ties altiron.
La itala nacieco estis dum tiuj jardekoj ia artefaritaĵo; la italoj interesiĝis nur
pri la aferoj de ties aparta regiono. Krome estis inter la regionoj gravaj kulturaj
kaj ekonomiaj diferencoj kiuj plifortigis la regionalismon kaj la lokalismon. La
parlamenta sistemo funkciadis surbaze de provincaj kaj lokaj povoj kiuj estis
kontrolinte la politikan vivon ekde Mezepoko. En ĉi tiu sistemo, la centra reg-
istaro kun ties ĉefministro sin apogis sur parlamenta plimulto konstituita de kel-
kaj partioj kaj grupoj kiuj, antaŭ la Unua MondMilito, ofte pli havis provincan
ol ideologian bazon. La politika kontrolo de la terposedanta elito realiĝis per
voĉdonaj aranĝoj, kiuj malebligis plej multajn italojn voĉdoni. Itala parlamenta
liberalismo iĝis maniero intertrakti kun la regionaj interesoj. Nur iompostiom
estis ŝanĝiĝanta ĉi tiu situacio: la voĉdonantaro pliiĝis de preskaŭ duon-miliono
da italaj viroj en 1870, el 32 milionoj da loĝantoj, al du milionoj en 1881 kaj al
tri milionoj post la voĉdona reformo de 1912.
Kiam la Itala Socialisma Partio estis fondita en 1892, la politika elito reagis por
meti finon al la parlamenta opozicio pere de la polico kaj la armeo kiel iloj de
subpremado. Plej multaj italoj, eĉ tiuj, kiuj povis voĉdoni, montris malmulte da
18