Page 135 - heleco-97
P. 135
mankis tiu barbara agado de bruligado de libroj dum la milito kaj poste. Ni ne
intencas fari demagogion por inspiri abomenon al la frankismo; ni ne forgesas
ke dum tiu milito ĉiuj interbatalantoj agadis kruele kaj barbarece, kaj ke ankaŭ
la kontraŭfaŝismaj fortoj faris bruligadojn, ĉi-kaze de preĝejoj kaj monaĥejoj…
Pri tiuj malfeliĉaj jaroj ni jam raportis per ĉi tiu revuo, konkrete en ties 88-a
numero, kaj ni indikis, per iu antaŭa ĉapitro de ĉi tiu raporto, la retadresojn de
la ĉapitroj temantaj pri la hispana civil-milito. Kaj pri la frankisma epoko, kiun
ni devas pritemi nun, estas ankaŭ informo en la sama Heleco-numero, konkrete
en la ĉapitroj alireblaj tra la ret-adresoj:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/43-45.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/46-49.html
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/50-52.html
Do, nun ni ne priraportos tiun periodon. Nia atento iras adresata al la studo de la
maniero kiel iu faŝisma reĝimo sciis evolui por adaptiĝi al malfavoraj cirkonstancoj.
Ĝis 1940, Franco estis tute implikita kun la potencoj de la Akso Romo-Berlino. Eĉ
post la germana invado de Francio kaj aliaj landoj de okcidenta Eŭropo, printempe
de tiu jaro, la hispana diktatoro estis preta eniri en militon kiel aliancano de Hitlero.
Kiel jam raportite, la kondiĉoj ne estis konvenaj por la Führer. Sed, ses monatojn pos-
te, kiam Germanio kontemplis ian hispanan intervenon en la konflikto, Franco kun
prudento ruze manovris celante eviti tian kompromiton. La maniero kiel la britoj
estis rezistante la germanan kaj italan ofensivon en ties Afrikaj kolonioj, en Bal-
kanio kaj en en la Metropolo, igis lin pensi ke povus esti danĝere ege implikiĝi kun
la faŝismaj potencoj. Krome estis la fakto ke Hispanio, en ĉi ties teritorio, ĉefe la
insularoj, kaj por ties provizado, estis tre vundebla, sendefenda, rilate al la atakoj
kiujn la brita mararmeo povus efektivigi. Resume, Franco takte traktis Hitleron
prokrastigante sine die la aferon, kaj fine pagis al la naziistoj nur per la sendo
de unu divizio al la rusa fronto en 1941.
Ĝuste tiu kampanjo de Sovetunio signis, ekde la aŭtuno de la jaro 1942, la ko-
mencon de la defalo de la germana milita impeto. De tiam la hispana ŝtatestro
sin metis pli kaj pli preta sekvi la “konsilojn” de la aliancaj potencoj: li ĉesis
provizi mineralojn al la germanoj kaj retiris la «Bluan Divizion» el Leningrado.
En septembro de 1942 Franco elpostenigis la Ministron pri Eksteraj Aferoj,
Ramón Serrano Súñer, bofrato lia, kiu estis falangisto kaj favora al la koalicio kun
la faŝismaj potencoj, kaj anstataŭis lin per alia persono pli favora al Britio. Ĉi
tiu estis la ekstera aspekto de la afero, ĉar en la realo, Hitlero tre malkonfidis je
Serrano Súñer kaj krome ĉi tiu tre estis dezirante apartiĝi el tiuj politikaj intrigoj.
Fakte, de tiam li ne plu restis inter la politikaj aktivistoj de la reĝimo, kvankam li
estis nomumita kiel parlamentano. Notindas ke dum la frankismo, la parlament-
anoj estis nomumitaj de la diktatoro, (signalitaj per la fingro de Franco); tial
estis en la lando ŝerco diranta ke la hispana politika sistemo estis iu “fingro-
kratio”. Post lia eksoficigo, Serrano Súñer amplekse verkis pri la jaroj de sia poli-
135