Page 136 - heleco-97
P. 136
tika aktivado. Kompreneble, tiuj memoraĵoj ne estis publikigitaj ĝis post la morto
de Franco, ĉar dum la vivo kaj regado de la diktatoro ĉiu publikigota materialo
estis cenzurata. Se kredi tion kion li rakontas per tiuj memoraĵoj, li jam de su-
fiĉe antaŭe dubis pri la venko de la faŝismaj potencoj.
Kaj jen ekde tiuj lastaj jaroj de la mondmilito Franko evidentigis ian grandan
diferencon kun la aliaj faŝistaj lideroj kaj kun la teniĝo kiun li mem estis montr-
inte ĝis tiam. Temas pri lia politika fleksebleco. La klasikaj faŝist-lideroj, se doni
tian tilolon al Mussolino kaj Hitlero, tute ne estis flekseblaj. La invado de Etio-
pio far Mussolino, kaj okupacio de Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio far Hitlero estis
defio al la internacia leĝaro trudita de la venkintoj de la Granda Milito. Poste
venis la atako al Polujo kaj ceteraj ofensivoj de la Dua MondMilito. Tiuj opera-
cioj, en la menso de Hitlero estis nerenversigeblaj elpaŝoj. Fakte, eĉ dum la de-
fensiva etapo de liaj armeoj, post la malvenko en Stalingrado komence de 1943,
li tute ne pensis pri diplomatiaj aranĝoj por meti finon al la milito kaj mildigi ĉi
ties katastrofajn sekvojn. Kaj postulis saman neflekseblecon ne nur al lia samparti-
anoj sed al la tuta germana popolo. Same sintenis Mussolino; estis necese enkarcer-
igi lin por ke la itala ŝtato povu entrepreni interakordon kun la aliancaj poten-
coj. Tiorilate, ambaŭ faŝistaj lideroj plene alĝustiĝis al la 11-a punkto de la listo
de faŝismaj karakteraĵoj prezentita de Umberto Eco, tiu de la mitologia hero-
eco, laŭ kiu estas prefere la morto al iu ajn cedo. Ne estis tia la agad-maniero
de Franko. Ŝajnas ke kiam li estis juna oficiro en la milito en la Hispana Pro-
tektorato de Maroko, en la tiamaj bataloj kontraŭ la maŭroj, li kondutis teme-
rare, laŭ la faŝisma principo “vivu danĝer-maniere”. Ja, en iu el tiuj bataloj li iam
estis grave vundita. Dank’ al tiutipa agado li rapide progresis en la rango-skalo
de la armeo. Sed kiel politika gvidanto li agadis pli prudente kaj faris ĉion eblan
por dumlonge vivadi. Tiele li cedis al ĉiuj politikaj postuloj de la venkintoj en la
mond-milito kaj tiamaniere lia reĝimo liberiĝis el tragika fino kiel tiu kiun havis
la reĝimo de Pétain, kvankam devis suferi kelkjaran internacian blokadon. Kaj
ankaŭ poste, laŭlonge de lia longa regado en Hispanio Franco devis cedi pri aliaj
aferoj kiuj tre gravis por li. Konkrete, kiam subaŭspicie de la UNO oni entre-
prenis la procezon de senkoloniigado, Hispanio devis rezigni pri la konservado
de ĝiaj kolonioj en Afriko.
Tion dirite, oni devas ne forgesi ke tiu fleksebleco kaj rezigno de la frankisma
diktaturo rilate al la internaciaj postuloj, tute ne havis korelativecon en la inter-
na, enlanda, politiko. La faŝisma diktaturo de F. Franco estis faŝisma diktaturo
ĝis la morto de la diktatoro kaj eĉ kelkaj monatoj poste. Dum preskaŭ kvar-dek
jaroj la hispanoj estis regatoj, ne civitanoj. Dum tiuj jardekoj en Hispanio ne po-
vis ekzisti politikaj partioj, escepte la oficiala de la reĝimo, pri kiu ni poste te-
mos, nek sindikatoj, escepte la oficiala de la reĝimo, nek religia libereco, escep-
te por la oficiala religio de la reĝimo, nek plia presaro ol tiu oficiale permesata
de la reĝimo, nek plia instruado krom tiu oficiale organizata de la reĝimo, nek
civitanaj asocioj, krom tiuj eksplicite rajtigitaj de la reĝimo…
136