Page 137 - heleco-97
P. 137
Kiel sciate, la faŝismaj reĝimoj metas finon al la parlamentismo kaj al la konstitu-
ciismo; ĉia politika agado baziĝas sur la volo de la lidero (13-a punkto de la listo
de Umberto Eco). Tiele funkciis la afero en la Italio de Mussolino kaj en la Ger-
manio de Hitlero. Ankaŭ en la frankisma Hispanio okazis tiele komence, ĝis la
faŝista malvenko en la monda milito. Poste Franko devis akordigi la konserv-
adon de sia absoluta povo kun la neceso entrepreni iajn politikajn reformojn
kiuj ŝajnus demokratiigon de la sistemo. Rezulte de tiu strebado naskiĝis la
«Foruo de la Hispanoj» kun pretendo de Konstitucio aŭ io simila, kaj la Kor-
teso, leĝo-fara asembleo kun pretendoj de Parlamento. En la politika realo ĉio
restis same; la hispanoj daŭre restis sen politikaj rajtoj, kaj la membroj de tiu
parlamento aŭ korteso, fakte, estis elektitaj de la diktatoro, fingro-signale, ĉar kvan-
kam la hispanoj (nur la famili-estroj) povis voĉdoni en la koncerna elektado, ili
povis nur elekti inter tri kandidatoj nomumitaj de la aŭtoritato. Simil-maniere
oni elektadis la urb-konsilantarojn. La afero funkciis ĉar la kapitalistaj landoj,
tiam en Malvarma Milito kontraŭ la Sovetia bloko, bone kontentiĝis kun reĝimo
tiom kontraŭkomunista kiom la hispana. Iom-post-iom la blokado ĉesis kaj la
frankisma Hispanio ricevis ankaŭ la viziton de du usonaj prezidentoj: Dwight D.
Eisenhower en 1959, kaj Richard Nixon en 1970. En Hispanio estis instalitaj milit-
istaj usonaj bazoj en 1953.
Kiel dirite ĉiuj aŭtoritatuloj en Hispanio estis elektitaj kaj nomumitaj, pli mal-
pli rekte, de la diktatoro: krom la ministroj, ankaŭ la parlamentanoj, urbestroj,
137