Page 138 - heleco-97
P. 138
urb-konsilantanoj, juĝistoj, presardirektoroj, policaj kaj armeaj estroj, universit-
ataj rektoroj, direktoroj de la ŝtataj entreprenoj… kaj ankaŭ la episkopoj. Laŭ la
konkordato negocita de la RomKatolika Eklezio kun Hispanio, la papo rajtis
elekti la episkopojn de la diocezoj, sed por ĉiu nomumo li devis elekti inter tri
kandidatoj prezentitaj de la hispana ŝtato, t. e. de Franco. La interakordo estis
konvena kaj profita por ambaŭ partoj, la Vatikano kaj Romo. La frankista reĝimo
malavare subtenis la Eklezion de ekonomia vidpunkto, kaj ĉi tiu kontribuis legiti-
mi la faŝistan regantaron. En Hispanio estis permesata nur la religia kulto de tiu
Eklezio. Post la vizito de Eisenhower, kaj eble dank’ al ĉi ties peto, oni koncesiis
al la protestantoj kaj aliaj religiaj organizoj permeson por ia publika praktikado de
ilia kulto. Inter la privilegioj kiujn Franko ĝuis en la Katolika Eklezio estis tiu
esti akceptata en la templojn subpaliume. La presaraj fotoj pri tiu ceremoniaĵo es-
tis parto de la propagando de la reĝimo ekzaltante la figuron de la lidero. Kiam
la RomanKatolika Eklezio entreprenis iujn internajn reformojn rezulte de novaj
ideoj elirintaj el la Dua Vatikana Koncilio ĝi pretendis meti finon al tiu faraona
kulto de la subpaliuma marŝado, oni proponis al la hispana ŝtatestro rezigni pri
tiu privilegio, sed Franco rifuzis fari tion pretekstante ke ĉar temis pri antikva priv-
ilegio koncesiita al la hispanaj monarkoj, estu iu reĝo kaj ne li tiu kiu rezignu ĝin.
Sed dume, kvankam ne reĝo, li daŭre ricevadis tiun omaĝon. Pli elreviĝe estis
por la diktatoro la fakto ke ekde tiu postkoncilia epoko la Katolika Eklezio ne
plu estis la senkondiĉa apogo de lia reĝimo: diversaj sektoroj kaj gravaj figuroj
de tiu eklezio komencis postuli demokratiigon de la lando; li kritikis tiun ten-
iĝon kiel perfido kaj nedankemo.
Evidentas ke pri tiu afero de la religio la faŝista diktatoro de Hispanio tre mal-
similis al Hitlero kaj Mussolino; ĉi tiuj ne havis, rilate al la eklezioj, pli da ĝentil-
aĵoj ol tiuj diktitaj de politika pragmatismo. Sed en Hispanio la katolikismo havis
de antikve gravan ideologian influon sur la menso de la personoj, kaj Franko apar-
tenis al tiu hispana homamaso por kiu la vorto de la Eklezio estas vorto de Dio.
Tial tre gravis por li, kaj por la monarkoj reĝintaj en ĉi tiu lando, la apogon de
la Eklezio. Do, la ŝanĝoj alportitaj de la Koncilio rompis la mensajn skemojn de
tiuj personoj ĉar, se la Eklezia vorto estas Dia vorto, kiel povus okazi tiajn ŝan-
ĝojn postulitaj de la Koncilio? La tradicia eklezia doktrino benis la krucmilitojn
138