Page 139 - heleco-97
P. 139
kaj la Inkvizicion, kaj en tiu linio la hispanaj faŝistoj asignis la titolon de “kruc-
milito” al la batalado kontraŭ la ruĝularo de la Respubliko, kaj la altrudo de la ofi-
ciala religio dum la frankismo tute kongruis kun la maltoleremo de la iama Inkvi-
zicio, kaj jen subite tiu Eklezio tuj abomenis la krucmilitojn kaj la Inkvizicion.
Do la reĝimo de Franco perceptis ke komencis manki al ĝi iu el la esencaj ko-
lonoj sur kiuj ĝi sin apogis, kaj tio kontribuis al la apero de ia sento de even-
tualeco de tiu reĝimo, sen perspektivoj pludaŭri post la forpaso de la caudillo.
Estis alia afero pri kiu la diferenco inter la frankismo kaj la klasikaj faŝismoj es-
tis pli granda. Ni memoru ke iu grava slogano de Mussolino estis “vivu danĝer-
maniere” kaj ke la doktrino de Hitlero estis tiu de la “konstanta militado”. La 9-a
punkto de la listo de Umberto Eco rilatas al tio. Nu, en la reĝimo de Franko, ĉefe
post la fino de la mond-milito, tio radikale ŝanĝiĝis. En la jaro 1964 la reĝimo
organizis gravan propagand-kampanjon sub la devizo aŭ slogano «25 años de
paz» (25-jaran pacon). Multenombro da afiŝoj, oficialaj publikaj aktoj, ĵurnal-
aro, kin-informiloj… priemfazis tiun fakton ke en Hispanio estis paco de antaŭ
25 jaroj, kaj tio, kompreneble, dank’ al la regado de F. Franco. Ĉar la hispana
popolo estis multe suferinta pro la civil-milito, per tiu propagando oni pretendis
inspiri la ideon ke por la konservado de la paco estis nepre necese konservi tiun
“providencan” reĝimon. Tiu propagando estis kvazaŭ komplemento de tio kion
oni povus konsideri la “socian” politikon de la reĝimo. Ekzemple, en Hispanio
ekzistas centoj, eble miloj, da tiuj suburbaj kvartaloj nomataj “barriada” en la
hispana lingvo; temas pri malmutekostaj kaj malalt-kvalitaj loĝejoj por malriĉaj
familioj. La inaŭguro de ĉiu el tiuj kvartaletoj estis oficiala akto en kiu partoprenis,
nome de la ŝtatestro, la provincestro aŭ alia loka aŭtoritatulo de la reĝimo emfaz-
ante la socian politikon de la «Nacia Movado», oficiala nomo de la reĝimo. Multaj,
aŭ preskaŭ ĉiuj tiuj kvartaloj havis, kaj daŭre havas, la nomon: “Barriada Fran-
cisco Franco”. En pli gravaj inaŭguroj, kiel tiuj de la elektro-centraloj, fabrikoj,
ŝip-konstruejoj, dig-lagoj… partoprenis la caudillo mem, kaj en ili ĉeestis ĉiam
homamaso por aplaŭdi kaj aklami la lideron, kiu diskursadis en tiuj okazoj imit-
ante Mussolinon. Sed lia mitinga stilo tute ne havis la magion kiel tiu de la duce:
lia voĉo estis akuteca, afekta… La hispanoj, eĉ simpatiantoj de la reĝimo, ofte
primokis kaj ŝercis imitante liajn gestojn kaj paroladon.
Nun venas la momento analizi la naturon de la frankisma reĝimo. Franko ne estis
partia lidero kiel Mussolino kaj Hitlero. Ni jam priraportis ke la hispana faŝista
partio Falange estis kreita kaj liderita de homo sufiĉe karisma, José Antonio Primo
de Rivera, kiu estis juĝita kaj mortpafita dum la civil-milito. En normalaj cirkons-
tancoj, t. e. sen milito, Franco neniam estus politikisto kaj reganto; li estis nura
“espadón” (soldataĉo, hispana vorto kiun sufiĉe malestime kaj disdegne oni aplikis
al la armeestroj pretaj puĉi). La fakto ke la puĉo kontraŭ la Respubliko fiaskis kaj
iĝis civilmilito igis lin mastro de la situacio. Do, li heredis la Falange-on kaj aliajn
fortojn de la hispana dekstraro: monarkiistojn, konservemajn katolikojn, burĝ-
klasulojn… kaj perdekrete unuigis ĉiujn en unusola partio kiun li nomis «Nacia
139