Page 140 - heleco-97
P. 140
Movado». Tiu artefarita partio neniam funkciis kiel partio, eĉ ne faŝism-tipa, ties
komponaĵoj neniam sin sentis organike unuigitaj unuj al la aliaj, kaj ne mankis
inter ili kontraŭfrontiĝoj, foje eĉ perfortaj, dum la civil-milito kaj poste. Al Franco
konvenis tiu konkurenco ĉar tiamaniere li estis la la sola komuna referenco de ĉiuj
ili kaj tiele lia absoluta povo estis sendanĝere. Temante pri tiuj tendencoj, kaj
aliaj kiuj aldoniĝis poste, kiel la religia ordeno Opus Dei, oni ĝenerale aplikis al
ili la terminon “la familioj de la reĝimo”. Inter la membraro de tiuj familioj de la
reĝimo estis elektitaj, far la diktatoro aŭ persono pri kiu konfidis, la ministroj, par-
lamentanoj, guberniestroj, urbestroj kaj ceteraj aŭtoritatuloj de la ŝtato.
Vidinte la diferencojn inter la frankisma reĝimo kaj la klasikaj modeloj de la
faŝismo, ĉu oni povas konkludi ke ĝi, la hispana modelo, estis vera faŝismo? La
respondo estas jesa tial ke ĝi plene alĝustiĝis la ĉefa, aŭ sola, celo de ĉiu faŝ-
ismo. Ni temas pri la 6-a punkto de la listo de Umberto Eco: la defendo de la
klasaj interesoj de la burĝaro ĝenerale kaj de la plejaltaj povoj de la kapitalista
ekonomio. La ceteraj punktoj de la listoj estas nur karakteraĵoj de la faŝismoj, kiuj
povas manki unu aŭ pluraj en iuj konkretaj formoj de faŝismo, sed la defendo de
la kapitalista sistemo estas la celo de la faŝismo, kaj la metodo por tion atingi
estas mobilizi la etburĝaron (esence ligitan al la koncepto de privata propraĵo) kaj
demeti el la klasbatalo la malaltklasulojn (intereso-cele alvokitaj al la egaleco).
Estas por atingi tiujn celojn ke oni uzas, la rasismon, la naciismon, la altiron al
pitoreskaj tradicioj, kiel tiuj de la gralo aŭ la elitismoj bazitaj sur la koncepto de
elektita popolo aŭ plejsupera raso…
Resume, ke la frankismo plene sintenis en la ĉefa kialo de la faŝismo, kaj la po-
tencoj venkintaj en la mond-milito konsentis tion, kiel estis konsentinte antaŭe
la reĝimon de Mussolino, ĉar dum la plenumado de tiu tasko en siaj respektivaj
landoj ili ĝenis neniom la imperiismon kiu estas monopolo de tiuj potencoj. Nur
kiam la faŝistaj reĝimoj de Germanio kaj Italio havis imperiisman alvokiĝon, ili
vekis la malamikecon de la imperiismaj konkurantoj. Franko, rezigninte pri imperi-
ismaj aventuroj, povis trankvile regadi dum kelkaj jardekoj kaj milde morti en-
lite. Tiusence ankaŭ la portugala reĝimo de Salazar estis plene faŝista. Sed ĝi
sufiĉe diferenciĝis el la itala kaj germana faŝismoj kaj ankaŭ el la hispana frank-
ismo. Por la enkonduko de la faŝismo en Portugalio, male ol en Hispanio, ne estis
necesa iu civil-milito; la proceso plenumiĝis, simile al Italio, pro la iom-post-
ioma krizo de la liberala sistemo. Unue krizis la konstitucia monarkio. En 1910 la
Respubliko metis finon al la reĝado de Manuel la 2-a kiu estis reĝinta du jarojn post
la murdo de liaj patro kaj fratoj. La 16-jara daŭro de tiu Respubliko ne estis paca
kaj harmonia; fine, en 1926 la ekonomia krizo akre frapis la landon. En tiu jaro
okazis militista puĉo el kiu estiĝis la t. n. «Nacia Diktaturo». Tiu reĝimo oferis
al Antonio de Oliveira Salazar la ministrejon pri ekonomio. Tiam li jam estis pres-
tiĝa profesoro de la Universitato de Koimbro, advokato kaj ekonomiisto. Li ak-
ceptis la postenon subkondiĉe ĝui liberecon por apliki laŭ sia kriterio sian minis-
tran rolon, sed tial ke tiu premiso ne estis respektata, post dek-tri tagoj li demisiis
140