Page 141 - heleco-97
P. 141
kaj revenis al sia katedro en Koimbro. En 1928, post la fiasko de la ĝis tiam
aplikita ekonomia politiko, oni denove alvokis lin fare de nova prezidento de la
Respubliko, António Óscar de Fragoso Carmona. Oliveira Salazar tuj postulis kontro-
li la elspezojn kaj enspezojn de ĉiuj ministrejoj. Akceptita la postulo, li trudis
egan severan kaj rigoran kontrolon de la kontoj, atingante pluson en publikaj kontoj
post la financa jaro 1928-29, kaj strebante konservi ekvilibran buĝeton, eĉ per
severa reduktado de la ŝtataj elspezoj. La fakto ke, post multaj jaroj da mal-
facilaĵoj, la portugala ekonomio ne suferis de buĝeta deficito depost 1928 estis
konsiderita heroaĵo kaj gajnis al Salazar grandan prestiĝon inter la politikaj me-
dioj de la respublikana dekstraro, la monarkiistoj kaj la katolikoj. Poste, Salazar
denove minacadis pri sia demisio, se la portugala dekstraro sugestus limigi liajn
povojn. Tiam la portugala ekonomio estis postlasinta la deficiton kaj la pezajn prun-
tojn kontraktitajn eksterlande, kaj la armeestroj kaj la financa elito subtenis lin,
timante denove suferi la antaŭan financan ĥaoson. Eĉ la prezidento de la Respu-
bliko, generalo Carmona, konsultadis Salazar-on antaŭ ĉiu ministra restruktur-
ado. Dum la demokratia opozicio malaperadis en sinsekvaj internaj luktoj sen
sukceso, li entreprenis politikan operacion: rifuzante la revenon al parlament-
ismo de la Respubliko, li kreis la t. n. «Nacian Union», fakte unika partio cele
kunigi ĉiujn, kiuj volus servi la landon. En 1932, post la demisio de kelkaj ĉef-
ministroj kaj kun elstara figuro en la registaro, Salazar alprenis la funkcion de
ĉefministro de Portugalio. Tiujare li entreprenis la ellaboradon de nova Konstitu-
cio, kiu estis poste submetita al referendumo kaj aprobita en 1933. Naskiĝis
tiele la nomita Estado Novo (Nova Ŝtato) kaj ankaŭ Salazarismo. Sen la per-
forto de Mussolino, Hitlero kaj Franko, Salazar atingis similan politikan suk-
ceson en Portugalio.
Sen la perforto kaj ankaŭ sen la vedetismo de tiuj pajacoj. En la reĝimo de
Salazar ne ekzistis la homamasaj mitingoj kaj spektaklecaj politikaj aktoj de la
aliaj faŝismoj. Li mem plejofte kontentiĝis kun lia posteno de ĉefministro kaj la
protokolaj aktoj estis rezervitaj al la Prezidento de la Respubliko, La Respubli-
ko daŭre formale persistis kvankam la reĝimo fakte estis diktaturo. Sed la portu-
gala faŝismo ne havis faŝistan partion, eĉ ne artefaritan kiel tiu de Hispanio.
Salazar elektis siajn ministrojn kaj ceterajn aŭtoritatulojn inter la du politikaj ten-
dencoj: respublikanoj kaj monakiistoj, kaj li klopodis sin teni ekvilibre inter
ambaŭ. Li sendifine prokrastigis la aferon referendumi por elekti inter ambaŭ
ŝtat-formoj, sed post la morto de la eksigita reĝo Manuel la 2-a, en 1932, li sin
montris tute kontraŭa al la restarigo de la monarkio, sed dume lia Respubliko estis
Respubliko nur laŭnome, fakte temis pri diktaturo simila al tiu de Franco en Hispa-
nio. Sed, kvankam li estis fervora katoliko, kaj politike li sin apogis sur la prestiĝo
de la Eklezio, kun kiu negocis konkordaton, tamen li neniam konsentis redoni al tiu
institucio la posedaĵojn kiuj estis ekspropriigitaj far la Respubliko; pri ĉi tiu afero li
tute ne similis al la hispana diktatoro.
Salazar defendis la stabilecon de la nacia vivo kaj timis ke la turbula situacio en
Hispanio povus perturbi Portugalion. Li intensigis la cenzuron kaj la agadon de la
141