Page 157 - heleco-97
P. 157

indas ke tiam li ŝanĝis sian nomon alprenante tiun de la nobela familio Lanz
            von Liebenfels. Iuj supozas ke lia simulata aparteno al tiu familio celis kaŝi judan

            devenon de lia patrino.
            Post lia forlaso el la monaĥejo; Lanz verkis kontraŭ la jezuitoj kaj pri antropolo-
            gio, arkeologio kaj historio rilate al la arja raso, kaj kontaktis kun tut-germanismaj

            kaj kontraŭ-judaj rondoj. Li venis al la konkludo ke la arja raso malfortiĝas inter-
            miksante sin kun la “malalta raso” de tiuj kiujn li nomis “simioj”. Do li pledadis
            por eŭgeniko, kiun li nomis “rasa higieno”, kio postulas senkondiĉan submetiĝon
            de la arjaj virinoj al la viroj ĉar, laŭ li, la arjaj inoj sentas egan altiron kaj tre estas

            pretaj koiti kun tiuj simioj de la malaltaj rasoj. Ja, ŝajnas evidente ke li spertis ian
            elreviĝon en siaj rilatoj kun virinoj. Tiuj sentoj kaj ideoj konstituas lian teorion de
            la «teozoologio», ia miksaĵo de rasismo, kontraŭ-judismo, kontraŭ-katolikismo kaj

            kontraŭ-socialismo, teorio pri kiu li havis multajn sekvantoj de tiam. Li interpretis
            la Malnovan Testamenton de la Biblio sub la lumo de tiu teozoologio kaj asertis
            ka la Falo konsistis en tio ke la arjoj, origine diaj, intermiksiĝis kun bestoj kaj el tio
            rezultis la malsuperaj rasoj, kiuj minacas la legitiman rajton de la arjoj, ĉefe en

            Germanio, kie la arjoj estis pli multenombraj ol aliloke. Laŭ li, la vera religio estas
            teni puraj la restaĵojn de la arja raso.
            En 1900 Lanz fondis sian propran religian ordenon, la Ordo Novi Templi (No-

            va Templana Ordeno) kiu pretendis esti unuiĝo de german-aŭstroj konsciaj pri la
            raso celante la belecon de la arja raso kaj apogi la koloniismon. Nur arjaj viroj po-
            vis membri en tiu ordeno; komence ĝi alprenis la liturgion, insignojn kaj hierarkia

            strukturo de la cistercianoj. Dum la jaroj ĝis 1938 li fondis kelkajn priorejojn de
            tiu ordeno ne nur en Aŭstrio kaj Germanio sed ankaŭ en aliaj lokoj kie ekzistis
            germanaj etnaj minoritatoj, ĉefe en Hungario. Alia iniciato de Lanz, serve de

            lia obstina celo, estis la revuo Ostara publikigita ekde 1905. Tiu revuo estis la
            presorgano de tiuj «arjosofio» kaj «teozoologio» pri kiuj doktoris Jörg Lanz von

            Liebenfels. En  1917  estis  jam  publikigitaj  89  numeroj  de  tiu  revuo.  Ĝi  havis
            grandan sukceson de disvastiĝo; oni scias ke dum iom da tempo Hitlero havis

            kolekton de numeroj de Ostara. Tiu termino estas la nomo de iu diino de la an-
            tikva germana mitologio; ja, iu trajto de la tut-germanismo estis la intenco rehavi
            la antaŭ-kristanan kulturon de la lando. Oni pripolemikas ĉu Hitlero estis in-

            fluita de Lanz von Liebenfels. Plurfoje la naziista lidero esprimis antipation al la
            ariosofo kaj, fakte, estis li kiu malpermesis kaj nuligis la Templanan Ordenon
            de  Lanz.  Ĉiukaze,  ĉu  Lanz  influis  aŭ  ne  sur  Hitlero,  estas  evidenta  ke  iliaj
            komunaj tut-germanismo, rasismo, kontraŭ-feminismo, kontraŭ-judismo kaj kontraŭ-

            socialismo respondis al sentoj amplekse disvastiĝintaj en Centra Eŭropo ekde la
            19-a jarcento.
            Kiuj, jes ja, influis sur Hitlero, kaj krome li mem agnoskis tion, estis Leopold

            Pötsch kaj la usona entreprenisto Henry Ford. Leopold Pötsch estis aŭstra pro-
            fesoro  de  historio  de  Adolf  Hitler  kaj  influis  sur  ĉi  ties  politikaj  ideoj.  Pli

                                                              157
   152   153   154   155   156   157   158   159   160   161   162