Page 159 - heleco-97
P. 159

iĝo de Alĝerio, kiun li travivis kiel malvenkon por
                                                 Francio, li enviciĝis en rondojn de politika dekstr-

                                                 aro. En lia verkaro oni perceptas ian romantikan vid-
                                                 punkton pri la elitaj naziistaj trupoj Waffen-SS kiujn
                                                 li konceptas kiel la postsekvintojn de la antikvaj teŭ-

                                                 tonaj kavaliroj, la germanaj batalantoj emerĝintaj
                                                 el la glacio kaj la arbaroj… Paĝo post paĝo, laŭ-
                                                 longe de lia tuta verkaro, Jean Mabire idealigas la
                                                 naziistan reĝimon kaj ĉi ties celon konkeri la eŭro-

                                                 pan teritorion. Tiuj paĝoj plenas je tiu militista pro-
                                                 pagando per kiu oni allogas la junulojn por ilin sendi
                                                 al la buĉejoj de la milit-frontoj. Kompreneble, lia ver-

                                                 karo vekis polemikon kaj kontraŭdiran pritaksadon.
                                                 Inter lia ampleksa verkaro elstaras  tiu libro titolita:
                                                 «Tuleo. Serĉe de la suno de la hiperboreoj». Ĝi estas
                                                 novpaganisma kanto al la mita lando  el  kie,  supoz-

                                                 eble, devenas la arja gento. Alia libro de ĉi tiu aŭ-
                                                 toro en tiu novpaganisma linio de idealigado de la
                                                 malaperinta  teŭtona  kulturo  estas  tiu  titolita:  «La

                                                 dioj malbenitaj».
                                                 Alia verko lia estas: «Röhm, la homo kiu inventis Hi-
                                                 tleron». Per ĝi, Mabire priskribas la politikan karie-

                                                 ron de Ernst Röhm, kiu vundita en la unua mond-
                                                 milito, aktivadis en la naziistaj vicoj favore al la pli-
                                                 rangigo de Hitlero kaj organizis privatan armeon por

                                                 la interna politika batalado en Germanio. Kiel sci-
                                                 ate, Röhm, post esti iu el la raraj amikoj de la Fürer,
                                                 iĝis ties politika rivalo ene de la naziista movado,
                                                 kaj estis murdita dum la t. n. «Nokto de la Longaj

                                                 Tranĉiloj», la 30-an junio de 1934. Tiu evento, krom
                                                 signi la venkon de Hitlero, en sia povbatalo kon-
                                                 traŭ sia politika rivalo, signifis ankaŭ la finon de iu

                                                 naziista milico la SA, favore al alia, la SS. Por in-
                                                 teresito pri tiaj milicoj, kia Mabire estis, tiu temo es-
                                                 tis  okazo,  kromanfoje,  por  emfazi  la  valorojn  kaj
                                                 virtojn kiujn li atribuis al tiutipaj soldataj entoj.

                                                 Alia aŭtoro kiu kaŝas per altsonaj kaj emfazaj espri-
                                                 moj la mizerojn kaj malprogresemon de la faŝismo
                                                 estas la argentino Federico Rivanera Carlés. Per

                                                 sia verkaro li atakas la masonaron, la organizojn de
                                                 Maldekstraro kaj ĉefe la judismon, en la linio de la

                                                              159
   154   155   156   157   158   159   160   161   162   163   164