Page 156 - heleco-97
P. 156
temi ĝuste pri la verkaro de iu bofilo de tiu kompon-
isto: Houston Stewart Chamberlain. Tiu ĉi anglo edziĝis
al Eva, filino de Wagner. Interalie li verkis: Grundlagen
des neunzehnten Jahrhunderts (Fundamentoj de la dek-
naŭa jarcento). Per tiu verko li esprimas tut-german-
ismajn kaj kontraŭjudajn sentojn. Li pledis por la kon-
servado de la germana kulturo per batalado por kon-
troli la fremdajn elementojn: jud-kristanismo. Plen-
konvinkita pri la supereco de la germana raso, li pen-
sis ke la armeoj de la Kajzero venkus en la Unua Mond-
Milito kaj mendis germanan naciiĝon. En 1923 li ko-
nis persone Hitleron en la Festivalo de Bayreuth hono-
re al la operoj de lia bopatro Richard Wagner. Laŭ Cham-
berlain, la ĉefaj kaŭzoj de la germanaj fiaskoj estas la
koruptiĝo de la sango kaj la demoralizanta influo de la
jud-kristanismo. Nedudeble, li estis kvazaŭ anoncinto
de la naziismo. Kiam li mortis, en 1927, Hitlero ĉe-
estis lian funebraĵon.
Menciinda estas ankaŭ la kazo de la franca aristokrato
Arthur de Gobineau, kiu opiniis ke la gvidantaj klasoj
devus esti konstituitaj de membroj de la arja raso por
trudi sian volon sur la ordinara homaro kiu, laŭ li, estas
malpli valida. Alia fakta anoncinto de la faŝismo estis
Jörg Lanz von Liebenfels. Ĉi ties vera nomo estis: Adolf
Joseph Lanz (1874-1954), aŭstra katolika kleriko, kiu
kliŝis la esprimon «arjosofio» por nomi “sciencon” aŭ
studojn kiujn li mem iniciatis. Jam ekde junaĝo li mon-
tris egan romantikan intereson pri la religiaj ordenoj
kaj diversaj formoj de ekzoterismo. En 1893 li iĝis
cisterciano kaj jam tiam li sin tenis kontraŭjuda. Ekde
1894 li verkis pli ol trideko da eseoj pri historia arto.
Tiam li jam estis interesita pri novpaganismo, okult-
ismo kaj la mito de la Gralo. Subinflue de aliaj mani-
uloj de tiuj temoj li estiĝis radikala naciisto kaj eŭgenik-
isto. En 1898 li ricevis pastran ordeniĝon en sia cister-
cia monaĥejo, sed sekvintjare oni ordonis al li forlasi
la ordenon tial ke li estis «dediĉita al la mensogo de
la mondo kaj kaptita de karna amo». Oni suspektas
ke tiam li havis amrilaton kun iu membro de la fa-
milio Lanz von Liebenfels. Ebla fiasko en tiu tereno
povas ekspliki lian postan mizoginezon. Ĉiukaze not-
156