Page 158 - heleco-97
P. 158
stranga estas la kazo, pro ties usona deveno, de la entre-
prenisto Henry Ford, fondinto de la fama kompanio
Ford Motor Company kaj pioniro de la amasa produkt-
ado per labor-divido. En 1918 li akiris la ĵurnalon,
The Dearborn Independent, kaj ekde 1920 ĝis 1927
li publikigis per ĝi kontraŭ-judan materialon, inte-
ralie «La Protokoloj de la cionaj saĝuloj». En tiu jar-
deko Henry Ford publikigis libron titolitan: «La inter-
nacia judo. La plej granda tutmonda problemo». En tiu
periodo li elstaris kiel respektata proparolanto de la
ekstrema desktraro de la lando. Hitlero havis portre-
ton de Ford surmure en sia oficejo. En 1938 la ger-
mana konsulo en Usono transdonis al Ford la meda-
lon de la «Ordeno de la Germana Aglo» aljuĝita de
Hitlero. Ford mem agnoskis ke lia kontraŭjuda sento
estis influita de la fama verko: «La Protokoloj de la cio-
naj saĝuloj». Strikte parolante, tiu verko ne estas ras-
isma kvankam, jes ja, kontraŭjuda. Ĝi ne devenas el la
germana medio sed el la slava; ĝi estis verkita de rusa
aristokrata oficiro de la cara kortego por senkreditigi
la judojn, kiujn oni akuzas per tiu verko celi tutmon-
dan superregadon. Tiusence la verko utilis ankaŭ por la
naziista propagando sed estis/as uzata por kontraŭjuda
propagando ankaŭ en aliaj medioj sen rilato kun la fa-
ŝisma afero.
Ne nur en la epoko antaŭ la Dua Mond-Milito estis ne-
germanaj simpatiantoj de la naziismo. Ankaŭ post la
milita malvenko de la faŝismo oni publikigis librojn
kies aŭtoroj, iu aŭ alimaniere, intencis pravigi la mov-
adon kaj ties liderojn. Tia estas la kazo de, ekzem-
ple, la franca Jean Mabire (1927-2006). Engaĝita en
normandaj regionismaj rondoj, li defendis novpagan-
ismon kaj esprimis politikan penson klasifikitan kiel eks-
tremdekstra, proksima al nov-faŝismaj rondoj. Li estis
aŭtoro de multaj libroj dediĉitaj al historio, ĉefe tiu
de la dua mondmilito kaj la Waffen-SS. Dum sia milit-
servo en 1954-55, li iĝis paraŝutisto. Poste li havis, ĝis
1959 ian militistan dediĉon en Alĝerio kaj aliloke, kaj
ricevis kelkajn ordenojn kaj iun premion pro iu ĵur-
nala raporto. Fakte, de tiam li rolis kiel ĵurnalisto kaj
ankaŭ publikigis kelkajn librojn. Post la sendepend-
158