Page 161 - heleco-97
P. 161
igis siajn verkojn kun la pseŭdonimo: Mauricio Karl. Li rolis kiel policisto ek-
de la jaro 1921, la saman jaron de la puĉo de Primo de Rivera. Dum ĉi ties
diktaturo li deciĉiĝis kiel policisto al la esplorado de la tiam ĵus naskiĝinta Ko-
munista Partio de Hispanio kaj ŝajnas ke por la plenumado de tiu tasko li sekre-
te enŝoviĝis en tiun partion. Oni scias ke en 1911, kiel policisto, li estis trans-
lokigita de Valencio al Zaragozo pro faroj liaj «kiuj senhonorigas la polican kor-
poracion». En 1925 oni sendis lin al la Maroka teritorio kontrolata de Hispanio,
de kie oni poste forpelis lin akuzita je «malmoralaj faroj, kiel altrudo de arbitraj
mon-punoj kaj tolero de prostituado liaprofite».
En 1932, li kunlaboris en la konspiro de Generalo Sanjurjo kontraŭ la hispana
Respubliko kiu estis proklamita la antaŭan jaron. En 1935 li estis forpelita el la
polica korporacio pro «gravaj misfaroj». Poste li implikiĝis, kune kun alia dekstr-
ema policisto, en iuj planoj por murdi la registrar-prezidenton Manuel Azaña-
on, la socialistan lideron Francisco Largo-Caballero-n kaj la Parlamentan vic-
prezidenton Luis Jiménez de Asua-on. Denoncita pro tiuj faroj, en majo de
1936 li fuĝis al Portugalio. Tiam li jam estis publikiginta plurajn libroj sub la
pseŭdonimo Mauricio Karl: «La Komunismo en Hispanio», «Murdistoj de His-
panio»… Tiam la publiko ne sciis kiu estis la ulo kaŝita sub tiu pseŭdonimo.
Per tiuj libroj li atakadis la liberalulojn, la framasonojn, la judojn, la social-
istojn kaj ĉefe la komunistojn kaj anarkiistojn, kaj, kompreneble, li tre simpa-
tiis al la faŝistaj reĝimoj de Italio kaj Germanio kun kies spionaj servoj, laŭ-
ŝajne, li iome kunlaboris.
Carlavilla interrilatis kun la tiamaj konspirantoj kontraŭ la hispana Respubliko;
li redaktadis kaj distribuadis en la armeaj medioj propagandon favore al puĉo,
kaj instigante ekstermi judojn, maldekstrulojn kaj masonojn. Li revenis en His-
panion iomete post la komenciĝo de la civilmilito kaj instaliĝis en la zono sub-
kontrole de la ribelintoj. De tiam tre kreskis la propaganda influo de lia verk-
aro. Li integriĝis en la frankisma polico, kaj post la fino de la milito li gvidis
polican brigadon por la kontrolo de la judoj loĝantaj en Hispanio. Dum la
frankisma epoko, krom plu labori en la kloakoj de la ŝtato, li plu verkis, ĉi-foje
favore al la diktaturo kaj al la imperiismo kadre la «Malvarma Milito»; Tiam
lia verkaro estis ĉefe kontraŭ-sovetia, per libroj pri Malenkovo, Ĥruŝĉovo…
Kiel ekzemplo de liaj pamfletaj verkoj kontraŭ la judoj kaj la masonaro, jen iu
“perlo” de liaj tekstoj:
161