Page 153 - heleco-97
P. 153

viduoj al la ŝtata aŭtoritato. Legante interlinie
                                                        oni komprenas ke la faŝisma ŝtato ne kontem-

                                                        plas la ekzistadon de civitanoj konsciaj pri ties
                                                        rajtoj (estas malpermesataj la partioj kaj la sin-
                                                        dikatoj) sed sindonemaj soldatoj pretaj batali

                                                        kaj morti en la militoj kiujn la ŝtato devas entre-
                                                        preni en mondo kie ne eblas konstanta paco.
                                                        Laŭ tiu doktrino, la faŝisma koncepto de la ŝta-
                                                        to ampleksas ĉion; ekster ĝi povas ekzisti ne-

                                                        niu homa aŭ spirita valoroj. Tiel komprenita,
                                                        la faŝismo estas totalisma, kaj ties ŝtato sinte-
                                                        zas kaj unuigas ĉiujn valorojn, kaj interpretas,

                                                        disvolvas kaj potencigas la tutan vivon de la
                                                        popolo. Tial la faŝismo kontraŭas la socialis-
                                                        mon aŭ marksismon kiu konceptas la ŝtaton
                                                        kiel kunekzistado de sociaj klasoj kun kontraŭ-

                                                        diraj interesoj, kio prisupozas kaj implicas klas-
                                                        batalon celante pretersuperi la klasismon.
                                                        Krome  tiu  faŝisma  doktrino  ankaŭ  rifuzas

                                                        agnoski la formiĝon de sociaj plimultoj, majo-
                                                        ritatoj, kio signifas ke la ŝtato devas ne depen-
                                                        di de la rezulto de balotadoj. En tiu ideo en-

                                                        estas la koncepto de nediskutebla kaj nerenvers-
                                                        igebla lidereco. Laŭ la faŝisma doktrino la inter-
                                                        veno de la ŝtato en la ekonomia produktado oka-

                                                        zus nur kiam mankus aŭ ne sufiĉus la privata
                                                        iniciato, sed konsideras ke la privata entrepre-
                                                        no estas la plej efika ilo por la produktado.
                                                        Evidentas ke la rezulto de tiu doktrino estas

                                                        ŝtato planita kaj konceptita laŭ la intereso de
                                                        la burĝklaso: La posedantaj klasoj povas pri-
                                                        vate demarŝi la produktadon sen la ĝeno de

                                                        sindikatoj kaj politikaj partioj de maldekstr-
                                                        aro; la rolo de tia ŝtato estus garantii la so-
                                                        cian ordon por la konservado de tiu situacio
                                                        sen ia ajn politika opozicio kaj la organizado

                                                        de militoj celantajn pliampleksigi la kolonian
                                                        imperion.
                                                        Krom tiu perlo de reakcia politiko, Mussoli-

                                                        no publikigis ankaŭ membiografion, fakte mem-
                                                        propagandon, en la jaro 1928.

                                                              153
   148   149   150   151   152   153   154   155   156   157   158