Page 155 - heleco-97
P. 155
sed temante pri la judoj, la plano estis ekster-
mi ilin, lasi al ili nenian eliron. Eĉ se ili for-
ĵurus sian religion, tio signifus nenion, ĉar ili
ne estas religia komunumo sed raso. Kaj se ili
intencus eskapi el sia raso per sinmiksado kun
«arjoj», tio estus eĉ pli malbone ĉar tiele ili
damaĝas la «arjan» rason. Sed eĉ pli malbone
estas kiam ili intencas asimiliĝi al aliaj popo-
loj kaj iĝas germanaj, anglaj, francaj… patrio-
toj, ĉar tiukaze ilia celo estas impulsi la popo-
lojn batali unuj kontraŭ aliaj. Strange ke li kon-
damnas ĉi-lastan aferon, konsiderante ke li mem
doktrinis ke batali unuj kontraŭ la aliaj estas
la sola vivocelo de la popoloj. Estas klare ke,
por li, la judoj, ĉio ajn estus tio kion ili farus, ne-
niam rajtas vivi, kaj ĉiukaze ili devas esti eks-
termitaj. Se oni psikoanalizas iujn argumen-
tojn kiujn Hitlero prezentas en la verko kiun
ni prikomentas, oni venas al la konkludo ke
dum en la ceteraj popoloj li vidis estontajn skla-
vojn de la germanoj, en la judoj li vidis, aŭ
pensis vidi, la plej danĝerajn konkurantojn de
liaj germanoj.
Malfeliĉe, tiu faŝisma lidero havis okazon entre-
preni la realigadon de siaj makabraj planoj,
tiel rilate al aliaj popoloj kiel al la judoj. Kaj
tio eblis ĉar la germana popolo konsentis ludi
la rolon kiun asignis al ĝi tiu ulo. Sed tiu kon-
sento ne estis frukto de la influo de lia verko.
Fakte, la germanoj de tiu epoko estis maturaj
por ricevi la doktrinon de tiu “mesio”. La “me-
sioj” aperas kiam oni esperas kaj atendas ilin.
Ekzistas aliaj verkoj kiuj montras ke tiu espe-
ro, la zorgo pri arja rasa pureco, ekzistis inter la
germanoj jam pluraj generacioj antaŭ la apero
de la naziismo. Ni priatentu iujn verkojn kiuj
respegulas, kvankam ankaŭ ili ne kreis, tiun
senton. Ni jam menciis ke Friedrich Nietzsche
influis ankaŭ sur la pensmaniero de Benito Mus-
solini. La tut-germanisma sento inspiris ankaŭ
la temaron de la operoj de Wagner. Ni volas
155