Page 152 - heleco-97
P. 152
Temante pri la faŝismo, ŝajnas ironie ke ĝi estu objekto de lernado kaj studado,
konsiderante ke tiu politika movado ne distingiĝis/as ĝuste pro sia emo al la kul-
turo. Famiĝis la frazo: Wenn ich Kultur h
re... entsichere ich meinen Browning (Kiam mi
aŭdas primencii kulturon... mi malŝlosas mian Browning-on). Oni atribuis ĝin
ĉu al Himmler, al Goebbels, al Göring aŭ al Hitlero mem. Fakte, neniu el ili pro-
noncis tiun frazon; ĝi apartenas al iu dialogo de teatraĵo de tiu epoko en Ger-
manio. Sed ĝi bone respegulas la penson kaj teniĝon de la naziista reĝimo rilate
al la kulturo; estas konataj ke unue en Italio kaj poste kaj ĉefe en Germanio, kaj
ankaŭ iome en Hispanio, estis kampanjoj de bruligado de libroj.
Sed eĉ tiutipaj reĝimoj bezonas librojn por diskonigi sian idearon, kaj krome la
lideroj mem de la faŝismaj movadoj estas frukto aŭ produktaĵo de la legaĵoj
kiuj nutris ilian menson: oni scias ke Mussolino estis tre influita de la verkaro
de Friedrich Nietzsche, kaj sur Hitlero tre efikis la teorioj de Houston Stewart
Chamberlain kaj Jörg Lanz von Liebenfels. Kaj, kiel dirite, tiuj lideroj mem
uzis la literaturon por sia politika propagando. Estas fame konata la verko de
Adolf Hitler: Mein kampf (Mia batalado). Pri ĝi ni temos poste.
Ankaŭ Benito Mussolini publikigis ion, kvankam ne tre ampleksa kiom la ver-
ko de Hitlero, kaj krome ŝajnas ke la aŭtoro ne estis li mem sed la oficiala filo-
zofo de la faŝismo: Giovanni Gentile. En la jaro 1932 estis publikigita la teoria
teksto La dottrina del fascismo (La doktrino de la faŝismo) per kiu oni difinas
ĉi tiun politikan movadon kiel pretersuperon de la politikaj modeloj kaj koncep-
toj de la 19-a jarcento: liberalismo, demokratio kaj marksismo. Ĝi insistas pri tio
ke “la politikaj doktrinoj forpasas, la nacioj plurestas” kaj ke la 20-a estas la
jarcento de la aŭtoritato. La faŝismo koincidas kun la marksismo en ĝia volo pre-
tersuperi la individuismon favore al la kolektivismo, sed en la faŝismo la ko-
lektivismo ne celas egalecon inter la uloj sed nura disciplina fordono de la indi-
152