Page 154 - heleco-97
P. 154
La verko de Adolf Hitler, Mein kampf, publikigita en 1925, kombinas membiogra-
fiajn travivaĵojn de la aŭtoro kun ties politikajn ideojn. Temis pri la ideoj sur kiuj
baziĝis poste la regado de tiu faŝisma lidero kaj kiu nomiĝis «naci-socialismo»
aŭ pli ĝenerale «naziismo». Laŭ tiu doktrino, la solaj aktoroj en ĉiuj historiaj
eventoj estus popoloj aŭ rasoj, ne klasoj aŭ religioj, nek, strikte parolante, ŝtatoj.
La historio estus la porviva batalado de iu popolo; ĉiu historia disvolviĝo ne es-
tus pli ol la manifestiĝo de la instinkto de memkonservo de la rasoj. La ŝtato estas
nura ilo por tiu celo, la celo konservi la rasan ekzistadon de la homoj. La interna
politiko devas certigi al iu popolo la internan forton por ĝia ekstera politiko, kiu
konsistas el batalado. Devas batali tiu kiu volas vivi, kaj la batalado inter la popo-
loj, inter la rasoj, nepre alprenas la formon de milito. Laŭ tiu mond-koncept-
ado, la militoj estas la natura, normala kaj ĉiamdaŭra formo de la ekzistado de
popolo, kaj la politiko estas la arto plenumi la vitalan bataladon de popolo por
ties ekzistado sur la tero. La ekstera politiko estas la arto certigi al popolo la
grandon kaj kvaliton de la vivo-spaco kiun ĝi bezonas, dum la interna politiko
estas la arto konservi la valoron de la raso kaj la multenombron de popolo sam-
kiel ties necesajn vivrimedojn. Resume, la politiko estas la milito aŭ la prepar-
iĝo por ĝi. Temus pri ĝenerala leĝo por ĉiuj popoloj, eĉ por ĉiuj homaj estaĵoj,
ĉar estas senlima la instinkto de memkonservo, kaj tamen limigita la spaco en
kiu okazas ĉiu vitala procezo. Tiu historia leĝo estas speciale valida por la
germana popolo, kiu devas akumuli fortojn por avanci ekde sia malgranda
vivo-spaco al novaj teroj. Krome, laŭ la verko de Hitlero, la milito celas la do-
minadon kaj la submetadon. La aristokratia principo de la naturo estas la venko
de tiu pli forta kaj la detruon aŭ senkondiĉan submetiĝon de tiu pli malforta. La
libera interagado de fortoj devas konduki al senĉesa reciproka perfektiĝado de
la raso. Kaj fine, la lasta celo de tiu senĉesa batalado de la popoloj estas la tut-
monda dominado. Ĉiu estaĵo aspiras al ekspansio, kaj ĉiu popolo al la tutmonda
superregado. Ĉi tiun destinon li receptas al Germanio.
Alia baza ideo de la hitlera doktrino prezentita en Mein kampf estas la kontraŭ-
judismo kaj kontraŭ-internaciismo. «Judo» kaj «internaciisto» por Hitlero estas
preskaŭ sinonimoj. Laŭ li, la «internacia judismo» estas la malamiko de ĉiuj ŝta-
toj, kiujn ĝi kontraŭbatalas per ĉiuj rimedoj: la ekstera politiko, pere de la pacif-
ismo kaj la internaciismo, la kapitalismo, la komunismo; en la interna politiko,
pere de la parlamentismo kaj la demokratio. Ĉiuj-ĉi, laŭ tiu doktrino, estas iloj
por malfortigi kaj detrui la ŝtaton inventitaj de la judoj por perturbi kaj mal-
fortigi la «arjajn» popolojn en ĉi ties grandioza lukto por la vivo-spaco, cele
certigi al si sian propran kaj malignan tut-mondan superregadon. Estas kontraŭ-
diro en tiu hitlera doktrino kiam li asertas ke ĉiuj popoloj devas kunagadi kon-
traŭ la judoj. Tia kunagado kontraŭdirus kun la antaŭe menciita principo ke la
popoloj devas interbatali unuj kontraŭ la aliaj por la vivo-spaco. Adolf Hitler
ne malkaŝis sian celon ke la germana popolo venku kaj submetu ĉiujn aliajn,
154