Page 160 - heleco-97
P. 160

«Protokoloj de la cionaj saĝuloj». Krome li ankaŭ verkis librojn kiuj pravigas

       kaj defendas la faŝismon, la naziismon kaj ties liderojn, krome per samaj pro-
       pagandaj argumentoj uzitaj de tiuj reakciaj reĝimoj, t. e. Rivanera kaj la argen-
       tinaj organizoj en kiuj li enkadriĝas teorie rifuzas apliki al si la terminon «dekstr-
       aro» kaj defendas, ankaŭ teorie, iujn socialistajn depostulojn, sed fakte konsti-

       tuas la lastan defendo-linion de la kapitalismo kontraŭ la avancoj de la ideoj de
       Maldekstraro. Per sia politika propagando Federico Rivanera prilaŭdas la milit-
       istajn “virtojn” kaj la spiriton gvidintan la eŭropajn konkerantojn de la 16-a jar-

       cento kiuj masakradis la indianajn popolojn, kaj tiun de la naziistaj trupoj kiuj
       plenumis similan rasmortigon en la eŭropaj teritorioj de ili invaditaj.
       Paradokse,  kaj  naŭzige,  li  fieras  pri  la  kristana  civilizacio,  sed  ŝajnas  ke  lia
       Kristo ne estas la judo Jesuo de Nazareto kiu predikis la interhoman amon kaj

       kompaton, sed nur tiu sakramentita Kristo de la Eŭkaristiaj Kongresoj, religiaj
       procesioj kaj liturgia kulto kiu havas sencon per si mem kaj ne estas ligata al la
       konstruado de la Dia Regno kiun Jesuo celis.
       Jen iu “perlo” de la politika doktrino de tiu Federico Rivanera Carlés:

              …Kaj estas kutime, ke multaj junuloj de diversaj naciecoj -kaj eĉ ne-arjaj rasoj-
              fiere elmontras Hitler-simbolojn. Fotoj de la venkita Führer estas vidataj eĉ en la
              plej malproksima angulo de la tero. Lia figuro staras alta, hela, personigante la
              venkon de heroa kaj supera Idealo, de la fido super la materialismo, de la Ho-
              noro super la perfido, de la Justeco super ekspluato, de la Sango super la oro.
              Kaj tiu amo por la Führer ne estis trudita per dekreto, sed estis la spontanea

              respondo de popolo dankema al sia liberiganto kaj patro.
       Per tiutipa propagando oni ariĝas ulojn ne nur por la reakcia politiko sed eble
       ankaŭ por ĉiutipa militemo. Sendube la junularo kiu tiom entuziasme sin ĵetis

       al la milit-frontoj en 1914 estis pelitaj de similaj frenezaj sentoj. Konsiderante
       ke tiaspecaj uloj, kiaj Rivanera Carlés, sin tenas kontraŭ la masonaro, la jud-
       ismo kaj Maldekstraro, oni ne povas eviti senti simpation al masonaro, judismo

       kaj Maldekstraro.
       Sendube  abundas  similaj  teoriuloj  en  aliaj  landoj,  sed  ne  eblas  al  ni  recenzi
       ĉiujn. Ni aldonas iun kroman tiutipan specimenon, tiun de ulo de nia lando kiu

       tre verkis faŝism-favoran literaturon dum multaj jardekoj de la pasinta jarcento.
       Ni temas pri Julián Mauricio Carlavilla del Barrio (1896-1982), kiu publik-

                                                        160
   155   156   157   158   159   160   161   162   163   164   165