Page 163 - heleco-97
P. 163
per iu el siaj verkoj estis ke la Marŝalo Rommel ne estis implikita en la atenco
kontraŭ Hitlero de la 20-a de julio de 1944. Li polemikas kun aliaj specialistoj
pri diversaj aspektoj de la hitlera epoko kaj de la mond-milito. Inter liaj pri-
diskutitaj opinioj estas tiu ke la fama «Taglibro de Anna Frank» estas falsaĵo, t.
e. ne reale verkita de tiu juda junulino. Eble liaj vidpunktoj estas, iamaniere,
reago al la troa kontraŭ-hitlera literaturo verkita en Britio, kaj ĝenerale en la
tuta mondo, post la mondmilito. Oni scias ke la historio ĉiam estas skribata de
la venkintoj. Persono kiu volas esti ĝuste informata devas prikonsideri ĉies ar-
gumentojn kaj rifuzi antaŭjuĝajn pripensojn. Tiorilate la verkaro de David Irving
rajtas esti prikonsiderata kaj objektive taksata.
Se estas ne-germanaj intektuloj kiuj poziciiĝas favore al la naziismo, ne man-
kas ankaŭ germanoj kiuj staris/as kontraŭ tiu faŝismo.
El tiutipaj intelektuloj estas kvazaŭ klasika ekzem-
plo la kazo de Sebastian Haffner (1907-1999). An-
kaŭ lia verkaro estas tre ampleksa. Lia vera nomo
estis Raimund Pretzel. En 1938, pro lia politika opo-
zicio al la naziisma reĝimo, li elmigris al Anglio ku-
ne kun sia juda fianĉino. Tie li laboris kiel ĵurnal-
isto por The Observer kaj alprenis la pseŭdonimon
Sebastian Haffner por eviti ke sia familio en Ger-
manio estu viktimo de reprezalioj. Dum sia ekzilo
li estis radikala oponanto kontraŭ Hitlero kaj multe
verkis pri la germana historio de la 19-a kaj 20-a
jarcentoj. En 1939 li verkis tiun kiu eble estas sia
plej grava libro: Historio de iu germano, sed ĝi es-
tis publikigita nur post lia morto. Li revenis en Ger-
manion en 1954 kaj kunlaboris en kelkaj ĵurnaloj
163