Page 164 - heleco-97
P. 164
de Maldekstraro. En 1980 oni aljuĝis al li la premion Johann-Heinrich-Merck-
Preis. Pri la temo de la faŝismo, lia plej grava skribaĵo estas la eseo: Anmerkungen
zu Hitler (Notoj pri Hitlero). Per ĝi, Haffner ĝisfunde analizas kaj kritikas la
penson de la Führer kaj montras la politikan limon kaj la kontraŭdirojn de la
hitlera politika projekto. Lerte li montras ke la hitlera politika teorio registrita
en Mein kampf enportas la kontraŭdiron ke unuflanke Hitlero kunvokas ĉiujn
popolojn de la tero por forbalai la judojn kiel ĝenerala malamiko de la homaro,
sed aliflanke li ne kaŝas sian planon submeti ĉiujn popolojn de la tero al la povo
kaj la ekspluatado far la arja raso kaj la germana popolo. Iu ideo de Haffner
kiu vekis egan polemikon estis tiu ke, nevole, Hitlero, per ties persekutado al la
judoj, fakte, estis la ĉefa faktoro kiu ebligis la kreadon de la Israela ŝtato 19
jarcentojn post la malapero de la antikva regno de Judujo far la romianoj.
Temante pri alitipaj verkistoj, nun ni priatentu la verkaron de hispanoj kiuj pri-
temis la frankisman diktaturon. Kiel sciate, la frankisma reĝimo, kiu estis kreit-
aĵo de la potencaj faŝismoj de Italio kaj Germanio, supervivis ĉi tiujn dum multaj
jaroj. Do, ĝi estis studobjekto de diversaj fakuloj pri politika temaro; ni recen-
zos iujn el ili. Komence ni iome atentu pri la verkaro de Rafael Calvo Serer
(1916-1988). Ĉi tiu estis Profesoro pri Historio de Hispana Filozofio kaj Filo-
zofio de Historio en Hispanio, kaj elstara membro de Opus Dei, opozicia al la
frankismo ekde la 1950-aj jaroj. Estas interesa lia politika kaj intelekta evoluo
ekde pozicioj favoraj al la reĝimo de Franko, en kies kulturaj institucioj li kun-
laboris dum kelkaj jaroj, al opozicio favore al demokratio. Ekde 1966, Rafael
Calvo Serer kontrolis la ĵurnalon Madrid. De tiu momento la gazeto iĝis
referenco de la emo al politika evoluo ĉe la krepusko de la diktaturo. Ĝi estis la
plej elstara gazeto de la tiel nomata "sendependa presaro" kiu karakterizis sin
per la esprimo de siaj propraj ideoj, ofte tre kritikemaj pri la reĝimo, subtile
postulante pli grandan demokratian malfermitecon kaj pli bonan defendon de
individuaj liberecoj kaj rajtoj. Ĉi tiu redakcia linio kaŭzis al Calvo Serer serio-
zajn problemojn kun la reĝimo. Artikolo lia publikigita en 1968, postulante la
forigon de Francisko Franko el la povo, kaŭzis la ĉesigon de la gazeto dum du
monatoj; poste ĝi estis fermita la 25an de novembro 1971. En novembro 1971,
Calvo Serer devis ekziliĝi rezulte de la publikigo en la ĵurnalo Le Monde de lia
artikolo titolita Moi, aussi j'accuse, en kiu li kritikis la frankisman reĝimon.
Tiu publikigo igis lin esti procesita en Hispanio. Dum lia ekzilo en Parizo, li
partoprenis en la kreado de la Demokrata Komitato, kontraŭfrankisma koalicio
impulsita de la Komunista Partio de Hispanio, subgvide de Santiago Carrillo, kaj
la liberalaj monarkiistoj, kiuj subtenis la reĝecan pretendon de Johano de Bur-
bono. El la ampleksa verkaro de Calvo Serer ni speciale atentas pri tiu kiu plej
rilatas al nia afero, lia libro: Franko antaŭ la Reĝo. Ĝi estis verkita en epoko
kiam ankoraŭ la rilato de la aŭtoro kun la reĝimo ne estis rompita, sed havis ian
fundon de kritiko al la persisto de la diktaturo de Franko. Tiam jam Calvo Serer
164