Page 165 - heleco-97
P. 165
apogadis la pretendon de Johano de Burbono. La
libro utilas por tiuj kiuj volas koni la internaĵojn de
la frankismo kaj ĉi ties evoluo dum la jar-periodo
1939 al 1969.
Alia hispano kiu devis verki deeksterlande pri la
hispana diktaturo estis Santiago Carrillo kiu, de 1960
al 1982, rolis kiel Ĝenerala Sekretario de la Hispana
Komunista Partio. En la plenumado de la koncernaj
funkcioj de tiu posteno li devis organizi la agadon de
la sekretaj aktivuloj de la partio en la cirkonstancoj
de eksterleĝeco de la partioj, ĉefe de maldekstraro,
en la frankista Hispanio. Decido lia estis meti finon
al la aktivado de la gerilanoj en la lando, kaj haltigi
la invadon de la gerilo en la Valo de Arano en 1944.
Sub lia gvido la kompartio ŝanĝis sian stategion por
kontraŭbatali la diktaturon, kaj la komunistoj komen-
cis agadi interne de la sola oficiala sindikato kreita
de la frankismo. En tiu epoko la sola organizita for-
to kiu aktivadis en Hispanio kontraŭ la reĝimo de Fran-
ko estis tiu Komunista Partio, do, ĉiu hispan(in)o
kiu volus ion fari kontraŭ la faŝismo nepre aliĝis al
tiu partio eĉ ne estante komunist(in)o. Santiago Ca-
rrillo verkis multajn librojn, plejparte el ili en Hispa-
nio jam post la morto de la diktatoro kaj restarigo de
la demokratio en la lando. Sed por la studo de la dik-
taturo pli interesas tiuj kiujn li verkis en Francio pre-
parante la post-frankismon. Pri tiu temo elstaras: «Des-
pués de Franco, ¿qué?» (Post Franko, kio?), kaj «Ma-
ñana, España» (Morgaŭ, Hispanio). Ĉi lasta estas se-
rio da konversacioj kun Régis Debray kaj Max Gallo.
Kompreneble, la disvastiĝo de tiuj libroj, same kiel
la verkoj de Marks, Lenin kaj aliaj aŭtoroj de mal-
dekstraro, en Hispanio, estis sekreta, eksterleĝa.
Pri la frankismo konkrete kaj la faŝismo ĝenerale
oni multe verkis en Hispanio ankaŭ post la malapero
de la diktaturo. Iu libro kiu pritemas diversajn aspek-
tojn de la frankisma diktaturo estas tiu titolata: «40
años con Franco» (Kvardek jaroj kun Franko). Ĝi
prezentas la laboron de kelkaj aŭtoroj sub la kun-
ordigo de la historiisto Julián Casanova.
C Ca ar rl lo os s G Gi il l A An nd dr ré és s pristudis tion kion li nomis “la
165