Page 166 - heleco-97
P. 166
aktoroj”: personoj kiel Arias Navarro, Carrero Blanco,
Manuel Fraga, Santiago Carrillo, Pilar Primo de Rivera,
Serrano Súñer…
M Ma ar ry y N Na as sh h disvolvis la temon: Venkitaj, reprezaliitaj kaj
rezistantaj: la virinoj sub la frankista patriarkeca ordo,
per kiu ŝi priskribis la situacion de duarangeco de la vir-
inoj en la reĝimo de F. Franko, sen la malmultaj civitanaj
rajtoj kiujn ĝuis la viroj, enfakigitaj en la rolo de edzinoj
kaj patrinoj, kun malfacilaĵoj aŭ neeblo en multaj kazoj,
havi propran laboron for el la hejmo.
B Bo or rj ja a d de e R Ri iq qu ue er r pritemas la krizon de la diktaturo, t. e.
la lastajn ses jarojn de la vivo de Franko. La okazintaĵoj
de tiu sesjaro, laŭ li, eksplikas kial la reĝimo ne povis
daŭri post la morto de la diktatoro: la mobilizado de ge-
studentoj, la skandaloj pri koruptado (afero MATESA), la
kontraŭdiroj inter la politikaj fortoj de la reĝimo (reform-
istoj kontraŭ ultrakonservistoj), emo al separatismo en
iuj regionoj, ETA-terorismo, kontraŭfrontiĝo kun la Ekle-
zio rezultinta el la Vatikana Koncilio, dissaltigo de Carre-
ro Blanco, falo de la portugala kaj la greka diktaturoj,
krizo de la Saharo tiam kontrolata de Hispanio…
Alia el la kunlaborantoj en tiu verko, A Ag gu us st tí ín n S Sá án nc ch he ez z
V Vi id da al l, koncentriĝis sur la temo de la hispana filmografio
dum la diktaturo. Krom montri la malfacilaĵojn ekzist-
antajn por la disvolviĝo de tiu industrio kaj la evoluo de
tiu arto en Hispanio dum tiuj jardekoj, meritas apartan
atenton la cenzuro efektivigata ekde la sferoj de la politi-
ka povo, kaj la altrudo de la t. n. NO-DO, inform-filmetoj,
fakte propagando de la reĝimo, kiujn dum multaj jaroj
estis devige prezentataj al la publiko antaŭ ĉiu filmo.
La temo disvolvita de Á Án ng ge el l V Vi iñ ña as s, en ĉi tiu verko titol-
iĝas: Gloraj jaroj, obskuraj jaroj, epoko de krizo. Per ĝi,
ĉi tiu historiisto prikribas la evoluon de la frankisma
reĝimo ekde pozicioj ne akceptindaj por la venkintoj de
la MondMilito kaj aŭtarkismo en la ekonomia tereno, al
internacia agnosko, ekde 1953 per la subskribo de la Kon-
kordato kun la Papa Sidejo kaj la pakto kun Usono, kaj
1955 per la akcepto de Hispanio en la UNO. Poste venis
la ŝanĝoj en la ekonomio, al kiuj komence sin oponis
Franko, sed poste evidentiĝis grava faktoro por la plu-
vivado de la reĝimo. Sed en la politika tereno la reĝimo
restis kondamnita pene rezisti dum la vivo de la diktato-
166