Page 167 - heleco-97
P. 167

ro por poste ne daŭri multe plu. Alia rezigno kiun la frank-
                                         ismo devis fari, kaj tio multe pli antaŭ ties finiĝo, estis
                                         ĝia alvokiĝo al imperiisma ekspansio; male, ĝi eĉ devis

                                         cedi la suverenecon kiun estis ĝuinta en afrikaj teritorioj.
                                         La temo pritraktata de P Pa au ul l   P Pr re es st to on n titoliĝas: Mitoj, men-
                                         sogoj kaj manipulado. Ties studo adresiĝas al la psikolo-

                                         gio de F. Franko. Eĉ agnoskante la lertecon de la dikta-
                                         toro, kiu permesis al li konservi la povon en malfacilaj por
                                         li politikaj cirkonstancoj, la aŭtoro de ĉi tiu eseo montras
                                         la homan deficiton de la personeco de tiu ulo: lian mal-
                                         kapablon elteni normalan rilaton de amikeco kaj lojaleco

                                         kun siaj kunlaborantoj, liajn kompleksojn, la mitojn kiuj
                                         movigis lin, liajn ridindajn ideojn pri ekonomia teorio…
                                         Siaflanke, E En nr ri iq qu ue e   M Mo or ra ad di ie el ll lo os s sub la titolo: Franko kaj

                                         la frankismo en inko sur papero: rakontoj pri la reĝimo
                                         kaj ĝia ĉefo, intencas difini la naturon aŭ tipologion de
                                         politika reĝimo kiu ŝanĝiĝis kaj evoluis dum kvardekjara
                                         periodo. Konstatinte ke en la frankismo estis malsamaj eta-
                                         poj, kaj aspektoj diversaj kiuj kunekzistis en sama etapo,

                                         la klasifiko estas komplika se oni ne prikonsideras ke ĉiu-
                                         kaze la karaktero de la reĝimo estis intime ligita al la per-
                                         soneco  de  la  estro,  kaj  tio  eksplikas  la  neeblon  je  plu-

                                         ekzistado de la reĝimo post la malapero de la homo kiu
                                         enkarnigis ĝin.
                                         J Jo os sé é   C Ca ar rl lo os s   M Ma ai in ne er r verkis la parton titolitan: Literaturo
                                         kaj ideoj sub (kaj kontraŭ) la frankismo. Esence, el la stu-
                                         do de tiu historiisto oni eltiras ke la literaturo havis dum

                                         la frankismo saman entrudiĝon el la politika povo kiel la
                                         kin-arto. Kompreneble, la tipo je akceptinda materialo va-
                                         riis laŭ la malsamaj cirkonstancoj de la diversaj etapoj de

                                         la reĝimo, dependante de la internacia realaĵo. Evidente,
                                         la literaturo kontraŭ la reĝimo devis esti eksterleĝa aŭ es-
                                         primiĝi duonkaŝe per komiksoj.
                                         Fine, I Ig gn na ac ci io o   M Ma ar rt tí ín ne ez z   d de e   P Pi is só ón n, sub la titolo: Kvardek
                                         jaroj sen Franko, la aŭtoro analizas ne la diktaturon mem

                                         sed la sekvajn kvar jardekojn sub la lumo de la influo de
                                         kaj reago kontraŭ la frankismo: La puĉo-intenco de la 23-F,
                                         la ĉeso de la ETA-terorismo, la procezo de la t. n. “histo-

                                         ria memoro”… Ĉi teksto ŝajnas esprimi la esperon ke en
                                         la hispana socio estos ne-ripeteblaj la eraroj de la civil-
                                         milito kaj la diktaturo.
                                         Ĉiuj  menciitaj  partoj  de  tiu  libro  prezentita  kaj  kun-

                                                              167
   162   163   164   165   166   167   168   169   170   171   172