Page 168 - heleco-97
P. 168
ordigita de Julián Casanova enportas bibliografion de ili studatan, kio alportas
liston de serio da pliaj verkoj temantaj pri la afero de la frankista faŝismo.
Alia hispano kiu sufiĉe verkis pri la historio de la frankisma reĝimo estis Ramón
Serrano Súñer. Lia kazo estas speciale interesa ĉar li mem estis grava protagon-
isto de la historio kiun li prirakontas. Li estis ministro de la unuaj registaroj de F.
Franko. Oni primoke nomis lin “la bofratego” ĉar li estis bofrato de Franko, kiu
igis nomi sin “la generalego”. Pro lia ega interveno en la aferoj de la frankisma
reĝimo, dum la civil-milito kaj dum la unuaj jaroj de la mond-milito, lia agado
estis objekto de granda intereso de la historiistoj temantaj pri tiu epoko. Do,
krom la libroj verkitaj de li mem, ĉefe biografiaj, estas tiuj verkoj de historiistoj
kiuj temas pri li. Eĉ estas iu kiu temas pri iu am-afero kiun li havis kun iu
aristokratino, el kiu naskiĝis iu filino.
Serrano Súñer aperas en la fotoj kaj filmoj kiujn oni faris okaze de la renkont-
iĝo de Franko kun Hitlero en Hendaya en oktobro de 1940, kaj kun Mussolino
en Bordighera en februaro de 1941, ĉar en tiu epoko li estis rolanta kiel Minis-
tro pri Eksteraj Aferoj de la registaro de Franko. Kiel sciate, la faŝistaj lideroj de
Germanio kaj Italio intencis tiam treni Hispanion en la militon en kiu ili estis
enkotigitaj en Rusujo, en Norda Afriko kaj aliaj lokoj. Serrano Súñer, granda
simpatianto de la potencoj de la «Akso Romo-Berlino», penis konvinki sian bo-
fraton por tiu milita interveno. Sed la ruina stato de Hispanio post la civil-milito
ne konsilis tiajn aventurojn. Krome tiam Franko ne vidis verŝajna la venkon de
la faŝistaj potencoj. Do el Hispanio oni asignis nur la sendon de iu divizio da vol-
ontuloj, la t. n. «Blua Divizio» por batali en Rusio. La bofratego estis elpostenig-
ita kiam iĝis evidenta la milita fiasko de Germanio kaj
Italio. Krome li estis implikita en internaj bataloj de la
klanoj de la frankismo: falangistoj, monarĥiistoj… Dum
la cetero el lia longa vivo (li mortis en 2003, estanta
101-jara) li ne plu havis politikan aktivadon. Li dediĉ-
iĝis verki siajn memoraĵojn sed ne publikigis ilin ĝis
168