Page 169 - heleco-97
P. 169

post  la  morto  de  «la  generalego».  Per  siaj  verkoj  li  intencis  malgrandigi  sian
            respondecon pri la aferoj de la diktaturo kaj modere kritikis sian bofraton.
            Alia eksministro kiu verkis pri la frankisma epoko estis Ricardo de la Cierva

            (1926-2015), sed li estis ministro ne de Franko sed de iu registaro de Adolfo Suárez,
            la politikisto kiu entreprenis la procezon de transiro el la diktaturo al la demokra-
            tio. Ricardo de la Cierva havis universitatan doktorecon pri historio, kaj dum la
            diktaturo de Franko rolis en kelkaj oficialaj postenoj de la ŝtat-aparato ĉiam en ri-
            lato kun la temo de la kulturo ĝenerale kaj la historio konkrete. Lia unua publik-

            igo estis jam dum la frankismo, en la jaro 1966, per la verko: Cent bazaj libroj
            pri la milito en Hispanio. De tiam, li publikigis ne malpli ol 68 librojn, ĝis la ja-
            ro  2009.  En  tiu  longa  listo  aperas  titoloj  kiel:  Historio  de  la  hispana  civil-
            milito; Francisco Franco, unu hispana jarcento; Historio de la frankismo;  Histo-
            rio de la socialismo; Militista historio de Hispanio; Franko; Jezuitoj, Eklezio kaj
            marksismo,  la  teologio  de  liberigo  senmaskigita;  La  tria  templo,  kio  estas  la
            cionismo en la historio de Israelo; Carrillo mensogas, 156 dokumentoj kontraŭ

            103 falsaĵoj; La falĉilo kaj la kruco, apogeo kaj falo de la teologio pri liberigo;
            Templanoj, la kaŝita historio…
            Ne lia tuta verkaro temas pri la frankismo sed estas libroj de tiu aŭtoro ankaŭ
            pri aliaj epokoj kaj temoj de la historio de Hispanio kaj eĉ universala, sed ĉiam
            li interpretas la historion kaj ĉiujn aferojn de konservativa vidpunkto, defendante

            la interesojn de la superregantaj klasoj: la aristokrataro kaj la burĝaro. Li insis-
            tis kulpigi Carrillo-n pri iu masakro okazinta dum la civil-milito (Paracuellos)
            kie estis murdita lia patro far komunistaj milicianoj. Alia manio lia estis tio ke
            la ŝanĝoj okazintaj en la Eklezio rezulte la la 2-a Vatikana Koncilio estas laŭ
                                                  inspiro de la framasonaro kaj la marksismo. Tra-
                                                  dicia katoliko kia li estis ne povis koncepti ke la

                                                  rehavo de la instruo de la Majstro Jesuo de Naza-
                                                  reto nepre devas pli simili al la masonara kaj marks-
                                                  ista idearo ol al la eklezia tradicio de la inkvizicio
                                                  kaj la kruc-militoj.






























                                                              169
   164   165   166   167   168   169   170   171   172   173   174