Page 170 - heleco-97
P. 170

Same konservativa kaj eĉ pli akademie malrigora estas la verkaro de alia his-
       pana aŭtoro ankoraŭ vivanta,  Pío Moa.  Li travivis ian kuriozan personan evoluon.
       Junaĝe li estis komunista kaj eĉ terorista aktivulo; dum kelkaj jaroj li parto-

       prenis en la kontraŭfrankisma opozicio kiel unu el la membroj de la marksista-
       leninista terorista organizo GRAPO. Forpelita el tiu organizaĵo en 1977 kaj kon-
       damnita al unujara mallibereco en 1983 pro lia partopreno en la murdo al iu

       gardisto, lia pens-maniero evoluis ĝis konservativaj pozicioj kaj defendo de mul-
       taj aspektoj de la diktaturo de Franko. Laŭ Moa, la demokratia ideologio en His-
       panio estas heredaĵo de la frankisma reĝimo, kaj ne de la respublika maldeks-
       tro, kiun li nomas totalisma.
       Male ol Mauricio Carlavilla kaj Ricardo de la Cierva, kies verkaron ni jam menciis,

       kaj kiuj defendis la frankismon tia kia ĝi reale estis, kun ties krimoj kaj diktator-
       eco, kiujn ili penis pravigi, Pio Moa, tamen, defendas kaj eĉ laŭdas ian frankismon
       kiu ekzistas nur en lia menso. Laŭ li, la demokratiaj valoroj, tiaj kiaj estas nun kon-

       ceptataj en la hispana socio, estis generitaj dum la frankismo. Sed li ne agnos-
       kas ke tiuj sentoj kaj ideoj generiĝis ĝuste kiel reago kontraŭ la faŝista reĝimo de
       Franko. Moa subtenas la strangan ideon ke estis Franko mem la kreinto de tiu de-
       mokratio, kiu, fakte, ekzistis jam dum ties regado. Por subteni sian strangan tezon,
       li per preskaŭ ĉiuj siaj libroj insistas ĝisnaŭze pri la kontraŭdemokratia karak-

       tero de la revolucio de 1934. Lia prihistoria kono ne sufiĉas por ke li komprenu
       la situacion de tiu epoko, kiam en Eŭropo unu lando post alia estis falante en
       faŝismajn diktaturojn, kaj en Hispanio ĉio indikis ke post la pribalota venko de la

       dekstraro en 1933 oni estis ekirante saman vojon.
       Eble la verkaro de Moa celas trompi la junajn genera-
       ciojn, kiuj ne konis la frankismon. Tiuj ni kiuj travivis
       tiun epokon scias ke vortoj kiel “socialismo”, “pres-
       libero”, “religia libero”, “seks-libero”, “partioj”… estis

       malpermesitaj en la frankismo, kaj devis morti la diktato-
       ro por ke konkretiĝu en la realon tiuj konceptoj.






























                                                        170
   165   166   167   168   169   170   171   172   173   174   175