Page 171 - heleco-97
P. 171

La ekspansio kaj plifirmiĝo de la reĝimo de Mussolino, dum la 20-aj jaroj, koin-
            cidis kun la disvolviĝo kaj perfektiĝo de la kina tekniko, ekde la silentaj, sen-

            sonaj filmoj de la jaroj 1922-1929, pasante tra ĉiuj etapoj de la plibonigo de la
            kin-arto, ĉiam serve de la propagando favore al la faŝismo. En la jaro 1929, la
            jam firme starigita faŝista administracio ŝtatigis la kin-agentejon, LUCE (L'Unione
            Cine-matografica Educativa), kreita en 1924, por dediĉi ĝin al la politika pro-

            pagando enfazante la aliĝon al la lidero kaj al la ideologio de la reĝimo. En 1935,
            ankaŭ serve de la propagando, estis kreita la Ente Nazionale Industrie Cinemato-
            grafiche (ICE). La Giornale Luce, laŭ dispozicio de la Duce, estis devige projekci-

            ata en ĉiuj kinejoj de la lando: Ĝi prezentadis al la itala publiko informon pri la
            tiamaj eventoj: milito de Etiopio, tiu de Hispanio… En Interreto oni povas trovi
            kelkajn el tiuj filmetoj, ekzemple iun pli ol 12-minutojn daŭra, pri la kapto de

            Malago far italaj trupoj en februaro de 1937, kaj alia, pli longdaŭra, pri la Parado
            de la Venko de la frankistaj trupoj la 19-an de majo de 1939. Fakte, ĉiu disponebla
            film-materialo pri la Milito de Hispanio havas tian italan originon. Laŭ opinio de

            spertuloj pri tiu temo de la per-kina propagando, tiu de la itala faŝismo ne estis tiom
            efika kiom tiu de la germana faŝismo. La kin-raportoj de la Giornale provizadis po-
            zitivan bildon kaj celadis konsenton. Tamen iliaj propagandaj celoj estis senefikaj
            ĝuste pro ilia malkaŝa propaganda intenco. Eĉ la altaj oficialuloj de la reĝimo ne

            konsentis pri ĝia administrado. Kiel asertis la ministro pri kulturo, Dino Alfieri,
            «la novaĵoj de Luce estas nenio alia ol seka fotografia listo da eventoj».
            Rilate al Germanio, memorindas ke la naziismo estis dek jarojn pli juna ol la itala

            faŝismo kaj ĝia politika propagando disponis, je ties komenciĝo, je pli disvolvigita
            kin-tekniko. Ĉiukaze, la nazia propagando estis pli kvalita kaj pli fajne ellaborita
            ol tiu de la itala faŝismo. Ni iome atentu pri du filmoj, ambaŭ reĝisoritaj de Leni
            Riefenstahl, kiuj estas troveblaj en Interreto. Tiu titolita Der Sieg des Glaubens (La

            Venko de la Fido) daŭras iomete pli ol unu horon. La filmo estas prezentado de la
            Kvina Partia Kongreso okazinta en Nurenbergo de la 30-a de aŭgusto ĝis la 3-a de
            septembro 1933. Temis pri propagando favore al la Nazia Partio, festante la ven-
            kon de la naziistoj atinginte la politikan povon kiam Hitlero estis nomumita kan-

            celiero de Germanio en januaro de 1933. La filmo havas neniun komenton. La

                                                              171
   166   167   168   169   170   171   172   173   174   175   176