Page 172 - heleco-97
P. 172

agadoj  kaptitaj  inkluzivas  bonvenigon  de  ekster-
                                            landaj diplomatoj, altrangaj partianoj kaj politikistoj,
                                            kiel Franz von Papen, ĉe la nurenberga stacidomo,

                                            je la alveno de Hitlero al la flughaveno kaj lia renkont-
                                            iĝo kun partiaj lideroj, la amasaj defiladoj de SA-
                                            trupo kaj la parolado de Hitlero pri la potenco de la

                                            partio kaj la dekjariĝo de la germana nacisocialisma
                                            movado. La bonvenigo inkluzivas paroladon de alt-
                                            ranga ano de la Itala Faŝisma Partio, Arturo Marpica-
                                            ti, kun transdonitaj salutoj de Mussolino. Ĝin sekvas
                                            la amaskunveno sur la vasta paradejo konstruita de

                                            Albert Speer, kaj inkluzivas flugon de aerŝipo Zep-
                                            pelin,  kun  svastiko  sur  la  vostnaĝilo.  Estas  ankaŭ
                                            aparta amaskunveno de Hitlera Junularo, kaj sekvas

                                            defilado  de  SA-  kaj  SS-trupoj  tra  la  stratoj  de  la
                                            urbo. Ĉi tiu filmo estis poste cenzurita de la naziaj
                                            aŭtoritatoj kaj retiritaj ĝiaj kopiaĵoj ĉar en ĝi mult-
                                            foje aperas apud Hitlero la tiama gvidanto de la SA,
                                            Ernst  Röhm,  kiu  estis  poste  likvidita  kadre  de  la

                                            operacio «Nokto de la Longaj Tranĉiloj». La alia el
                                            la  filmoj  de  Leni  Riefenstahl  estas  tiu  titolata:
                                            Triumph des Willens (Triumfo de la Volo), kiu havas

                                            daŭron je 1 horo kaj 50 minutoj. Ĝi estas tre simila
                                            al la antaŭa, kun samaj programeroj, en la sama urbo.
                                            Ĝi kronikas la Nazian Partian Kongreson de 1934
                                            en kiu partoprenis pli ol 700.000 naziaj subtenantoj.

                                            La filmo enhavas eltiraĵojn de paroladoj de naziaj
                                            gvidantoj ĉe la Kongreso, inkluzive de Hitlero, Hess
                                            k. a. intermetitaj kun bildoj de amasaj marŝadoj de
                                            SA- kaj SS-trupoj kaj entuziasma publiko. Ĉar la

                                            filmo estis farita post la «Nokto de la Longaj Tran-
                                            ĉiloj» (la 30an de junio de 1934), multaj elstaraj
                                            SA-membroj forestas ĉar ili estis murditaj en tiu
                                            partia purigo.

                                            En ambaŭ priskribitaj filmoj, la “kongresoj” pli si-
                                            milas mitingoj kun idol-kulto al la lidero: laŭdado
                                            de  ĉiuj  parolantoj  al  la  Führer  kaj  aklamado  de  la

                                            amasoj al Hitlero dum ĉi ties diskursoj pri la unueco
                                            de la patrujo kaj ties glora destino, disdegnante la
                                            koncepton de klasaj diferencoj. La sama kin-direktor-
                                            ino Leni Riefenstahl reĝisoris ankaŭ la faman filmon

                                            pri la Olimpi-Ludoj de 1936 en Berlino.
                                                        172
   167   168   169   170   171   172   173   174   175   176   177