Page 176 - heleco-97
P. 176
Ĝuste pri Ciano, bofilo de Mussolino, kaj ties tragika fino, estas alia fama filmo de
la jaro 1963: La proceso de Verono, kortuŝa rakonto pri Edda Ciano, la filino
de la itala diktatoro, kiu ne povis eviti la ekzekuton de sia edzo fare de la nazioj
kaj kun la konsento de ŝia patro. Pri la sama temo estas iu film-serio de la jaro
2005, titolita: La filino de Mussolino.
Mi, Mussolino, estas la titolo de iu filmo de la jaro 2019 elpensita, reĝisorita kaj
interpretita de Leo Bassi kun la celo alfronti tion, kio por la artisto estas klara re-
viviĝo de la ekstrema dekstraro en la mondo. Ĝi havas komikan intrigon sur la
fikcio de reveno de la Duce, reveno kiu okazas en iu fama kvartalo de Madrido,
Lavapiés, la paradizo de progresuloj kun ĉinoj, pakistananoj, maŭroj... kaj li
revenis, li diris, por senmaskigi la verajn faŝistojn, tiujn kiuj levis lin al la supro
kaj poste lasis lin fali, la bankieroj. La filmo celas ridindige denunci politikajn
teniĝojn de nia epoko kiuj stimulas kaj plifaciligas renaskiĝon de faŝismo.
Alia filmo, titolita Vincere (Venki) estas biografio de Benito Mussolino kaj
raporto pri la progreso de faŝismo en Italio. Marco Bellocchio priskribas sian his-
torian epopeon el la perspektivo de la vivo de iu amantino de la Duce, Ida Dalser,
kaj ŝia ekstergeedza filo. La centro de la intrigo estas la amafero de tiu virino
paralela al la rilato, kiun Mussolino havis kun sia estonta edzino. La odiseado
suferita de la Dalser por atingi la agnoskon de ŝia rilato kun la viro, kiun ŝi
amis, por kiu ŝi fordonis ĉiujn siajn posedaĵojn kaj sian koron, same kiel la legi-
timecon de sia filo, agnoskita de Mussolino kaj kiun poste li intencis kaŝi.
Alia filmo pri iu el la multenombraj amaferoj de Mussolino estas iu titolita: La
amantino de Mussolino. Ĉi-kaze temas pri la ĉefa kaj plej konata el la amant-
inoj de la Duce: Clara Petacci. Estas itala filmo de la jaro 1984, reĝisorita de Marco
Bellochio kaj la ĉefa aktorino, kiu ludis la rolon de la amantino de Mussolino es-
tis Claudia Cardinale. La originala titolo de la filmo estis Claretta. Kiel sciate,
Clara Petacci estis juna virino, kiu apartenis al riĉa kaj influa itala familio kaj
kiu memvole decidis unuigi sian sorton kun tiu de la faŝisma diktatoro.
Ankaŭ pri la germana diktatoro Adolf Hitler estas abunda filmaro, kaj ankaŭ ĉi-
kaze oni devas distingi inter la dokumenta materialo -konstituita el kunmetado de
ekzistantaj filmoj de la epoko- kaj la filmoj bazitaj sur ellaboritaj scenaroj kaj per-
luditaj de geaktoroj. Inter tiuj de la unua tipo, estas, interalie, iuj pri la mond-
milito en kiuj ofte aperas Hitlero kaj liaj trupoj kaj oficiroj, kaj oni informas pri
la militaj operacioj. Tiuj filmoj estas videblaj en Interreto, en la kanalo YouTube,
en kelkaj idiomoj, ofte en la angla sed kun alilingvaj surskriboj. Estas ankaŭ iu
dokumenta filmo titolita: Hitlero kaj Stalino, historio de unu malamikeco, kaj
alia pri la politika kariero de Molotov, tiama soveta Ministro pri Eksteraj Aferoj.
176