Page 174 - heleco-97
P. 174

Inter la kino farita de iu faŝisma reĝimo pri si mem, es-
                                         tas menciinda la hispana kolekto nomata NO-DO Noti-

                                         ciario  y  Documentales  Cinematográficos  (Kinaj  Informoj
                                         kaj dokumentaroj). Temis pri propagand-cela informilo
                                         de la frankisma reĝimo kiun oni projekciadis en la

                                         hispanaj kinejoj antaŭ ĉiu ajn alia filmo inter la jaroj
                                         1943 kaj 1981. Antaŭ la jaro 1943 oni projekciis ita-
                                         lajn kaj germanajn inform-filmojn, sed laŭ la evoluo de
                                         la mond-milito kaj la politika neceso distanciĝi el la

                                         potencoj de la Akso, la hispana regantaro decidis krei
                                         sian propran film-informilon.
                                         La materialo elmontrita de tiu informilo estis pri tut-

                                         mondaj eventoj, sed ĉefe pri enlandaj aferoj, kaj en
                                         ĉiu eldono abundis ĉiam bildoj kaj raportoj de la ŝtat-
                                         estro Francisco Franco. Fakte, la sola celo de tiuj film-
                                         etoj estis diskonigi favoran bildon de la politika reĝimo

                                         kiun la hispanoj “ĝuis” en tiu longa epoko. Krom la
                                         ĉefa rolo de la figuro de la diktatoro la temaro rilatis
                                         al la paco kiel venko, memor-festoj de la patrujo, la

                                         ĉeesto de la katolika eklezio aŭ la vizitoj de interna-
                                         ciaj personoj. Estis informo ankaŭ pri sportoj, taŭrolud-
                                         ado, modelaj spektakloj, ornamado, arto, metioj aŭ fol-

                                         kloro. Tute mankis informo pri la hororoj de la civil-
                                         milito kaj ĝiaj sekvaj malriĉeco kaj mizero, aŭ la sub-
                                         premado  kaj  malkontento  de  la  loĝantaro,  resume,

                                         ĉiuj novaĵoj, kiuj povus kontribui por doni negativan
                                         bildon de la faŝismo.
                                         Dum la tuta vivo de la NO-DO, estis produktitaj 4.016
                                         novaĵ-elsendoj (2.909 en nigrablanke, 908 miksitaj kaj

                                         199 tute kolore) kaj 498 dokumentaj filmoj kolore kaj
                                         1.219 nigrablanke. Ĉiu novaĵ-elsendo havis inter kvin
                                         kaj dek novaĵoj laŭ la periodo. Ĝia averaĝa daŭro estis

                                         proksimume dek minutoj.
                                         Dum ĝia ekzistado NO-DO  ĝuis ekskluzivecon rilate
                                         al raportoj elmontritaj en la kinejoj. En septembro de
                                         1975, jam post la morto de la diktatoro, per Ministra

                                         Ordo, la projekcio de tiu film-informilo ne plu estis
                                         deviga. En decembro 2012, RTVE (Hispana Radio-
                                         Televido) ciferigis kaj lanĉis la kompletan NO-DO

                                         filmaron en sia retejo, tute alirebla por ĉiuj uzantoj
                                         el la tuta mondo kaj ne nur por esploristoj.

                                                        174
   169   170   171   172   173   174   175   176   177   178   179