Page 175 - heleco-97
P. 175
Pri la itala faŝista lidero, Benito Mussolino, aŭ aferoj en rilato kun li, oni faris kel-
kajn filmojn. Krom tio, kompreneble, estas ankaŭ multaj raportaj videoj kiujn oni
povas trovi kaj vidi en Interreto. Tiu titolita: «Mussolino, la nekonata historio», es-
tas televida etserio bazita sur la memoraĵoj de Vittorio, filo de la diktatoro, kaj pre-
zentas la tutan etapon ekde la kapto de la povo far la faŝismo ĝis la fino. Alia bio-
grafia filmo pri la Duce estas la titolita: «Benito Mussolini – Private chronicles» sed
ĉi-kaze, kiel la propra titolo de la filmo indikas, oni pli atentas pri la privata vivo
de Mussolino, sed prikonsiderante ankaŭ lian politikan rolon. Konkrete, iu inter-
reta recenzo de prezentado de la filmo diras laŭtekste: «Benito Mussolino lernis
legi estante kvarjara kaj povis ludi violonon antaŭ lia kvinjariĝo. Li diplomiĝis
kun honoroj ĉe Bolonja Universitato en la aĝo de 18 jaroj kaj verkis romanon, kiu
kaŭzis sensacion. Dum sia vivo Mussolino havis multenombrajn amaferojn kaj
jaron antaŭ sia morto li igis pafmortigi sian bofilon. Per ĉi filmo oni spuras la ekster-
ordinaran vivon de Mussolino, de lia ascendo por iĝi unu el la plej potencaj gvid-
antoj de la dua mondmilito ĝis lia sanga falo: lia vivo finiĝis kiam li estis mort-
pafita kune kun sia plej freŝa amatino en 1945. Vidu kiele Mussolino leviĝis per
politikaj intrigoj por iĝi la gvidanto de Italio kaj kiele li fariĝis mastro pri manipul-
ado kiel unu el la plej proksimaj aliancanoj de Hitlero».
Krom tiuj filmoj, kiujn ni povas difini kiel “dokumentaj”, estas ankaŭ la aliaj, laŭ la
normala skemo de farado surbaze de ellaborita scenaro, pli malpli ĝusta, kaj kun rol-
ado de geaktoroj por enkarnigi la historiajn personulojn, aŭ kun prezentado de pli
malpli romaneca intrigo sur la historia fono de la faŝismo de Mussolino. Inter ĉi-
tipaj filmoj ni povas mencii, ekzemple, tiun de la jaro 1960 titolitan: Du virinoj,
kies ĉefaj geaktoroj estis Sophia Loren kaj Jean-Paul Belmondo. Ĝi pritemas la histo-
rion de virino, kiu provas protekti sian filinon de la hororoj de la dua mondmilito.
La historia fono de la intrigo estas Romo kaj ĉi ties ĉirkaŭaĵo en la epoko de la avanc-
ado de la aliancaj trupoj tra Italio, bombardado sur Romo…
La kvar-ĉapitra film-serio Mussolini and I (Mussolino kaj mi) metas la spekt-
antojn antaŭ la bildo de la lasta etapo de la vivo de Mussolino kaj de la Dua Mond-
milito, kiu estis malfacila tempo por Mussolino, ĉar li estis devigita pripensi sen-
helpe la neeviteblan malvenkon kaj malsukceson de la imperio, kiun li provis
konstrui. Kiam li ne plu povis fidi al iu ajn, nur lia edzino Rachele kaj lia amant-
ino Clara Petacci estis senkondiĉe lojalaj al li kaj provis protekti lin kontraŭ la
intrigoj kiuj minacis lin. Surbaze de ĉi tiu premiso, la fikcio permesas la spekt-
antojn enprofundiĝi en la intimecon de ĉi tiu ikoneca figuro, kvazaŭ partopren-
ante en la internaj konfliktoj, kiujn li devis alfronti dum tiuj tagoj en sia propra
hejmo. La rakontado baziĝas sur dokumentaro de la Grafo Ciano.
175