Page 173 - heleco-97
P. 173
Ankoraŭ dum la epoko de la faŝista kaj nazia reĝimoj,
sed jam dum la mond-milito, oni faris filmojn pri ili
ankaŭ for de la faŝima medio. Ni prirecenzos du film-
itajn en Usono, ambaŭ komikaj, satiraj t. e. ridind-
igante tiujn reĝimojn.
Unu el ili estas la titolita «The Great Dictator» (La
Granda Diktatoro); estas filmo el 1940 kun scenaro,
reĝisorado kaj aktorado de Charles Chaplin. Ĉi tiu estis
lia unua parolata filmo. La verko estas furioza kon-
damno de la naziismo, la faŝismo, la kontraŭjud-
ismo kaj ĉiuj diktaturoj ĝenerale. Dum ĝia filmado,
Usono ankoraŭ ne estis ekmilitinte kontraŭ la Nazia
Germanio. Chaplin ludas ambaŭ ĉefajn rolojn: tiun de
senkompata nazia diktatoro kaj tiun de persekutita
juda barbiro. La filmo estis proponita por kvin pre-
mioj ĉe la 13-a Ĉiujara Oskaro, sed atingis neniun.
Chaplin preparis la scenaron laŭlonge de 1938 kaj
1939, kaj ekfilmis ekde septembro de tiu lasta jaro,
semajnon post la eksplodo de la dua mondmilito.
La filmado finiĝis preskaŭ ses monatojn poste. Iuj
anonc-tabuloj en la getaj fenestroj de la filmo estas
skribitaj en Esperanto, lingvo kiun Hitlero kondamnis
kiel juda komploto internaciigi kaj detrui la germa-
nan kulturon, eble ĉar ĝia fondinto, L. L. Zamenhof,
estis pola judo.
La filmo To be or not to be (Esti aŭ ne esti) estis
prezentita en la jaro 1942. La titolo estas referenco
al la fama monologo "Esti aŭ ne esti" en la teatraĵo
«Hamleto» de Ŝekspiro. Ĝi estis reĝisorita de Ernst
Lubitsch kaj ĉefroligita de Carole Lombard, Jack Benny,
Robert Stack, Felix Bressart… La intrigo koncernas
grupon de aktoroj en Nazi-okupata Varsovio, kiuj
uzas siajn kapablojn alivestiĝi kaj agante por trom-
pi la okupantajn trupojn. La celo de la filmo estis,
iusence, ridindigi la Hitleron kaj la naziistojn, kaj
Lubitsch uzas mirigan mokadon por la epoko, per la
abundo de scenojn kun duobla senco. La scenaro de
la filmo estis adaptita el la rakonto de Melchior
Lengyel. En la jaro 1996, ĝi estis elektita por ties
konservado en la Nacia Filmregistro de Usono fare
de la Biblioteko de Kongreso kiel "kulture, historie
aŭ estetike signifa".
173