Page 177 - heleco-97
P. 177
Per ambaŭ filmoj oni amplekse informas pri la german-soveta
pakto de 1939 kaj pri la posta militado inter ambaŭ poten-
coj. Sed estas speciale menciinda la ses-ĉapitra film-serio
titolita: Hitlero, la kompleta historio. Ĝi estas sufiĉe am-
pleksa raportado (preskaŭ 5 horoj) de la biografio de la
Führer. La film-serio estas trovebla en Interreto en la hispana
lingvo interalie. Same trovebla en Interreto estas la tri-
ĉapitra film-serio: La obskura karismo de Hitlero. Ĝi anali-
zas la rilaton de la nazia lidero kun la germana popolo.
Adolf Hitler trenis sian landon al ruino, lasante malantaŭ si
spuron de morto kaj enorma detruo. Ĉi tiu dokumenta serio
analizas, per atestoj kaj arkivaj bildoj, la liderecan rilaton kun
la homoj kiujn li gvidis dum la dua mondmilito, kaj esplo-
ras la diktatoran personecon serĉante respondojn al diver-
saj nekonataj aferoj pri la Führer. Alia film-serio estas tiu de
du ĉapitroj titolita: Adolf Hitler – La historio neniam rakont-
ita. Ĉi tiu filmaro estas sufiĉe ĝusta eksplikante la kialojn
kaj la celojn de la naziismo kaj la maniero kiel la naziistaj
hierarkoj entreprenis la plenumadon de ties planoj. La dua
ĉapitro pritemas ankaŭ la atencon kiun iuj germanaj milit-
istoj faris kontraŭ la Führer la 20-an de julio de 1944. Inter
la pliaj multaj dokumentaj filmoj kaj videoj pri la sama
temo ni mencias, fine, tiun materialon de famaj inform-so-
cietoj kiel National Geographic kaj The History Chanel. Al
la unua apartenas la du-ĉapitra serio: Apokalipso. La as-
cendo de Hitlero, kaj al la dua: Nazia Germanio – Ascen-
do kaj falo de la Tria Reich. Ambaŭ agentejoj havas ege
da filma materialo de la epoko; kiel sciate, la kin-tekniko
estis jam konsiderinde disvolvigita en la unua duono de la
20-a jarcento, do oni faris sufiĉe da filmado pri la tiamaj
eventoj en rilato kun la faŝismaj reĝimoj.
Krom la filma dokumenta materialo pri la naziismo ĝenera-
le, estas ankaŭ la filma raportado kiun oni faris pri la mond-
milito. Inter ili, ni reliefigas, unue, tiun 26-ĉapitran serion:
La mondo en milito. Ĝi pritemas, krom la milito mem, ankaŭ
la eventojn kondukantajn al ĉi tiu kaj tiujn okazintajn tuj poste.
La serio, produktita de Jeremy Isaacs, verkita kaj kunpro-
duktita de Peter Batty, ofte estis konsiderita la plej bona kaj
definitiva dokumenta filmo pri la historio de la dua mond-
milito farita por televido. Ĝi ankaŭ prezentis maloftajn kolo-
rajn filmajn bildojn pri iuj eventoj de la milito. Ĉiu el la
177