Page 20 - heleco-97
P. 20
protektoratecon sur tiu lando. En oktobro de
la jaro 1895, itala armeo de 20.000 homoj
invadis la nordon de Etiopio. La etiopia
imperiestro Meneliko la 2-a alfrontis la inv-
adon per armeo de 120.000 homoj. En febru-
aro kaj marto de 1896 okazis la definitivaj
interfrontiĝoj de ambaŭ armeoj, la t. n. Bata-
lo de Aduo kaj tiu de Monto Belaho. La abise-
noj perdis 10.000 kaj la italoj 5.900 homojn,
sed la bilanco de la kampanjo estis katastrofa
por Italio, la rezulto estis ke la italoj ne kapa-
blis realigi siajn planon je konkerado.
La abisenanoj kaptis grandan kvanton da mo-
derna itala materialo. La ŝoko en Italio estis
enorma; Multaj manifestacioj kaj incidentoj
Francesco Crispi, itala ĉefministro (de 1887 al 1891) okazis en grandaj urboj. En Romo, por pre-
venti tumultojn, estis fermitaj la universitatoj
kaj teatroj. La klamado kontraŭ la registaro
devigis la ĉefministron Crispi demisii. En
Pavio, homamaso blokis la foriron de trajno
kun trupoj. Virinaj asocioj tra la lando pos-
tulis la tujan revenon de la italaj trupoj. Kiel
sekvo de la batalo, Italio subskribis traktaton
per kiu ĝi agnoskis Etiopion kiel sendepen-
dan Ŝtaton.
Notindas ke la imperiismo, kiu estis iu el la
gravaj distingaj ecoj de la faŝismo jam estis
sufiĉe disvastigita en la t. n. civilizita mon-
do. Ĉiuj eŭropaj landoj aspiris akiri kolo-
niojn kaj/aŭ konservi tiujn akiritaj en antaŭaj
jarcentoj. Ĉirkaŭ 1870, du grandaj koloniaj
Meneliko la 2a, imperiestro de Etiopio (de 1889 al 1909) blokoj estis formitaj en Afriko; unuflanke, la
restaĵoj de la unua eŭropa ekspansio (esence
en la nordo kaj sudo, inkluzive de la hispanaj
kaj portugalaj kolonioj), kaj, aliflanke, la fran-
caj kaj britaj kolonioj, frukto de la imperi-
ismo de la industria revolucio. Ĉi tiu imperi-
isma ideo komenciĝis per filozofia teniĝo,
kiu pledis pri la rajto de la plej potencaj na-
cioj regi ĉiujn tiujn teritoriojn, kies metropo-
Batalo de Aduo, fine de februaro – 1896 loj estis enirinte en dekadencon. Oni ekzalt-
20