Page 22 - heleco-97
P. 22
La interveno de Italio en la milito estis ĉefe
kontraŭ la Aŭstro-hungara imperio, kaj la
koncerna fronto estis en la Alpoj, en la valo
de la rivero Isonzo kaj la krutaj pintoj de la
Juliaj Alpoj, ideala tereno por la defendanto,
la aŭstro-hungara armeo, kiu okupadis la al-
tajn terojn, dum la ofensivo nepre devis esti
farita suprenirante. Italio koncentris forton je
900.000 homoj, sed malbone preparitaj. Ko-
mence de la kampanjo, la ĉefkomandanto
Cadorna kun siaj 35 diviziojn tre superis la
aŭstrianojn, tamen ĉi tiuj ĝuis la avantaĝon
okupi la plej altajn zonojn de la tereno kaj
disponis je pli supera artilerio. La oficiroj,
plejparte el la nordo de la lando, kaj kiuj ri-
cevadis bonan pagon, brutale traktadis la sol-
datojn kiuj estis plejparte el la sudo. Antaŭ
septembro 1915, sepcent soldatoj en la alpa
zono estis mortinte je frostiĝo. Cadorna orga-
nizis ofensivon apud la rivero Isonzo. Ekde
1915 al 1917 la milito inter italoj kaj aŭstro-
hungaroj konsistis el serio da sangaj bataloj
en tiu Isonzo-valo. En la unua el tiuj bataloj,
en junio de 1915, la itala ofensivo konkeris
iom da teritorio sed perdis 15.000 homojn kaj
ne sukcesis rompi la aŭstriajn liniojn. Tiujare
estis kromaj tri italaj ofensivoj kiuj kostis al
tiu lando 230.000 perdojn.
La tria Isonzo-batalo daŭris ĝis novembro kaj
el ĝi rezultis nenia utilo por Italio. La kvara
batalo daŭris de la 10-a de novembro ĝis 2-a
de decembro. Fine la neĝo kovris tiun zonon
kaj la operacioj estis suspenditaj ĝis la prin-
tempo de 1915. En ĉi tiu jaro estis pluaj kvar
bataloj en ĉi tiu fronto sen iu klara venkinto.
En 1916 kaj 1917 okazis pluaj kvin bataloj;
en la lasta, la dekunua, la italoj atingis sufiĉe
da sukceso por ke la aŭstroj petu helpon al la
germanoj. En oktobro de 1915 la italaj trupoj
suferis egan humiligon en la t. n. Batalo de
Caporetto. La centraj imperioj kreis komunan
22