Page 24 - heleco-97
P. 24
faktoroj estas alia, pli komplika, afero, konstituita de la ege malfacile taksebla
kaj neantaŭvidebla teniĝo de la personoj. En la homamasoj, hazarde kaj neme-
zureble enestas kaj disvolviĝas kontraŭdiraj sentoj. Estas sentoj kontraŭ la eks-
pluatado kaj la ekspluatantoj, solidareca sento, sed ankaŭ, rasismaj, imperi-
ismaj, naciismaj, resume egoismaj sentoj. Siavice tiuj subjektivaj faktoroj estas
influataj de aliaj subjektivaj, personaj, neatenditaĵoj, kiel la lidereco. La lideroj
estas homoj posedantaj tiun psikologian econ kiun en la politika fako ricevas la
nomon je «karismo». Lenino kaj Mussolino estis karismaj homoj, sed tre mal-
samaj de politika vidpunkto, kaj en difinitaj kondiĉoj povas esti decida la fakto
ke influu sur la homamasoj unu aŭ la alia. En la kazo de la rusa revolucio estis
decida subjektiva faktoro la fakto ke pli influis Lenino kaj ĉi ties bolŝevisma
partio; en la kazo de Italio influis alimaniere Mussolino kaj la faŝista partio
kiun li kreis. Decas, do, ke iomete atentu pri ĉi lasta personulo.
Benito Mussolino (Mussolini en la itala lingvo) naskiĝis la 28-an de julio de
1883 en iu vilaĝo de la municipo Predappio, ĉe la montpasejoj de la Apeninoj
de la itala regiono Romanjo. Lia patro, Alessandro estis forĝisto kompromitita
kun la socialismo. Kvankam li ne estis konata je landa skalo, Alessandro estis
eminenta politikisto en sia regiono, kaj estis konsiderita de la loka polico kiel
eble danĝera revoluciulo. Oni publikigis dudek artikolojn liajn en la loka gazet-
aro, kaj li okupis diversajn postenojn en la Urba Konsilantaro. En 1902, post
tumulto en kiu li ne estis rekte implikita, li estis arestita kaj pasigis ses mona-
tojn en malliberejo. Lia filo Benito admiris lin kaj alprenis multajn el liaj va-
loroj. Alessandro havis grandan influon sur sia filo kaj kondukis lin al iuj po-
litikaj mitingoj kiam li estis ankoraŭ infano. Benito kaj liaj du fratoj ĉeestis lern-
ejon ĝis ilia 18-jariĝo, io ne ofta en la kamparaj zonoj de Italio en tiu epoko.
Benito scipovis legadi en relativa fruaĝo. En iu salezana internulejo kie li lernis
li spertis humiligon pro sia humila deveno; en tiu lernejo la infanoj el malriĉaj
familioj devis sidadi aparte el la plejmulto el la lernantoj. En tiu epoko li dis-
volvis agreseman karakteron; el tiu salezana lernejo li estis elpelita tial ke li
vundis per iu tranĉilo iun kunlernanton.
Je la fino de siaj lerneja etapo, Mussolino estis perceptita kiel inteligenta, ko-
lerema, ambicia, foje perforta junulo… En 1902, estante dekok-jara, li estis
nomumita portempa instruisto en iu lernejo. Tiam li famiĝis kiel ruza kaj don-
juano; en sia aŭtobiografio li fiere priskribis unu el la seksperfortoj kiujn li fa-
ris en tiu epoko. En aliaj biografioj pri li oni raportas pri alia agreso per tranĉ-
ilo, ĉi-foje al iu amikino. Politike li sin direktis al internacia socialismo. Lia
kontrakto kiel portempa instruisto ne estis renovigita, sed ŝajnas ke tio estis pro
iu skandalo kaŭzita de adulta aventuro lia kun la edzino de iu loka soldato, ne
rilate al lia pedagogia praktiko. Tiam li elmigris al Svislando. Ne eblas scii
certe la kialojn, kiuj instigis lin foriri. Eblas ke li bezonis monon, ke li klo-
podis fuĝi de siaj gepatroj aŭ militservo, de iu amafero aŭ de siaj kreditoroj. En
24