Page 23 - heleco-97
P. 23
armeon formitan de ok germanaj divizioj kaj aliaj ok aŭstro-hungaraj sub germ-
ana komando. La koncentriĝo de tiuj fortoj surprizis la tute neprotektitajn ita-
lojn. La 24-an de oktobro du aŭstra-germanaj korpoj avancis rapide al la urbo
Caporetto. Etendiĝis paniko en la italaj vicoj kaj baldaŭ estiĝis granda malordo:
fuĝo, insurekcio, rabado... La kolapso de la itala armeo restis en la popola men-
so kiel signo de la manko de batalema spirito de la italaj fortoj. Ĉirkaŭ 275.000
viroj estis kaptitaj kaj aliaj 350.000 dizertis. La ĝenerala bilanco de la konflikto
estis katastrofa por Italio; mortis en la milito 650.000 homoj, preskaŭ 30 elcen-
to el ili je malsano. Krome estis 947.000 vunditoj kaj 600.000 malaperintoj.
Poste, la disvastiĝo de la gripo-epidemio de 1919 aldonis preskaŭ 400.000
pliajn viktimojn.
Rezulte de la penoj de la milito, kaj ankaŭ de la revolucio tiam venkinta en Rus-
ujo, estiĝis en Italio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, ondo da sociaj tumultoj.
En la kazo de Italio, la fiasko-sento estis ĝenerala en la lando. Kontribuis ankaŭ
la sekvoj de la ekonomia kosto de la milito: granda inflacio, plialtiĝo de la pre-
zoj… Tiutipaj kondiĉoj kutime generas sociajn konvulsiojn, kiaj la revolucioj.
La kazo de la tiama rusa revolucio estis klara ekzemplo de tio. Krom en Rus-
ujo, la monarkioj falis ankaŭ en Germanio kaj Aŭstrio. En multaj landoj estis
kreitaj komunistaj partioj laŭ la rusa modelo, ofte kiel skismo aŭ disiĝo de la
tiam ekzistantaj socialistaj partioj. En Italio tio okazis en 1921, meze de tiu
krizo rezulte de la MondMilito. Sed estis en tiu lando aliaj sekvoj rezulte de la
maniero demarŝi la venkon de la potencoj de la Entento.
En Italio, la milito estis kreinta klimaton de intensa naciisma ekzaltado. La ti-
ama liberala regantaro fiaskis en sia intenco akiri la teritoriajn gajnojn kiujn la
italoj deziris. La malforteco de la itala pozicio evidentiĝis en la Paco-Konferen-
co de Versajlo en 1919. La veraj decidantoj en tiu forumo estis la usona prezi-
dento Wilson, la franca Clemenceau kaj la brita Lloyd George. La francoj kon-
traŭis la cedon de teritorio fare de la nove kreita jugoslava ŝtato. Ĉi tio signifis,
ke la italaj postuloj de Triesto kaj Dalmatio ne povus esti kontentigitaj. Italujo
ankaŭ ne estis invitita partopreni la dividon de la Turka Imperio en Proksima
Oriento, kiu falis en la manojn de la francoj kaj britoj. Plejmulte el la italoj kon-
sideris, ke ili estis trompitaj de siaj aliancanoj; tiu fiasko-sento ludis gravan ro-
lon en la pliiĝo de la faŝismo, dum la kontraŭsocia ekonomia politiko de la li-
beraloj nutris la malkontenton de la laboristklaso kaj ties sindikatoj kaj organi-
zoj de Maldekstraro, kaj dume la katolikoj ankoraŭ ne sin sentis integritaj en la
ŝtato kreita en 1870. Italio troviĝis, do, en krizo kiu povus estigi revolucion,
sed ankaŭ kontraŭrevolucion. Ni penos ekspliki kial okazis la dua opcio kaj ne
la unua. Por la venko de socialista revolucio (aŭ simple evolucio) estas necesaj
du faktoroj: la objektivaj kaj la subjektivaj kondiĉoj. La objektivaj kondiĉoj, ja,
ekzistis tiam en Italio, same kiel ekzistis en Rusio kaj aliaj lokoj. La mondo
estis matura por la fina krizo de la burĝa, kapitalista sistemo. Sed la subjektivaj
23