Page 21 - heleco-97
P. 21
adis la forton kaj la malegalecon inter la nacioj. Same oni povas diri pri la ras-
ismo. En Usono kaj aliaj amerikaj landoj oni estis masakrante indianajn tribojn
por okupi ĉi ties teritoriojn. La nigruloj kaj la anoj de aliaj rasaj etnoj ne estis
respektataj kiel civitanoj. Kaj en la “civilizitaj landoj” mem estis egaj inter-
klasaj malegaleco kaj ekspluatado, kaj perforto por sufoki la plendadon de la
ekspluatatoj… La tereno estis preta por la apero de la faŝismo. Ĉi tiu estas la
pliintensigo ĝis paroksismo de ĉiuj tiuj sociaj putraĵoj. La faŝismaj semoj ĉie
disvastigitaj en la socio ĝermas kiam okazas iuj konkretaj kondiĉoj kiujn ni
intencas pristudi.
En la kazo de Italio, kie unuafoje ĝermis tia satana socisistemo, ni jam vidis
kiom multe efikis sur la animo de tiu popolo la fiasko en la koloniisma aventu-
ro. Tiu fiasko-sento estas unu el la faktoroj, kvankam ne la sola, por la ge-
nerado de faŝima reĝimo. Alia faktoro estis la disvolviĝo de la klasbatalo. En
tiu epoko la respondo de la proletaro al la kapitalista ekspluatado konkretiĝis,
en ĉiuj landoj, en du malsamaj movadoj: la socialista, marksism-devena, kiu ne
hezitis partopreni en la politika ludo kaj aspiri al la parlamento, kaj la anarki-
ista, kiu pledis por la «rekta agado», kiu ne ekskludis la sangajn atencojn.
Fakte, en 1900 estis murdita, far iu anarkista atenco, la itala reĝo Humberto. En
la sama epoko ankaŭ la reĝo de Hispanio suferis perfortan anarkistan atencon,
fiaskitan, kaj ne malpli ol du hispanaj ĉefministroj mortis tiamaniere.
En 1900 komenciĝis la reĝado de Viktoro Enmanuelo la 3-a, kiu daŭris ĝis la
fino de la faŝismo de Mussolino. De 1901 al 1914 Italio estis regata de Gio-
vanni Giolitti. Ĉi tiu intencis plifortigi la italajn instituciojn starigante novajn
kaj efikajn ligojn inter la politika klaso kaj industriaj kaj laboraj interesoj. Tiu
periodo estis signita de prospero kaj senprecedenca ekonomia kresko. Sed ta-
men Italio denove refalis en koloniismajn aventurojn, konflikto kun Turkio kaŭ-
ze de la kolonio de Libio. Sed la krizo kiu pli damaĝis la landon kaj pretigis ĝin
por la faŝismo estis ĝia interveno en la Unua MondMilito.
Ĉiuj landoj intervenintaj en tiu konflikto agadis egoisme, konkurante pro imperi-
ismaj interesoj, celante konkeri alies koloniojn, kaj krome, per la milito oni
celis senaktivigi la laboristan movadon ege disvolviĝinta en tiuj alte industri-
igitaj landoj; ĝi, la milito, anstataŭis revoluciajn aspirojn. La plej malfeliĉa kaj
malplej konscia parto el la loĝantaro estis tiamaniere demetita el la revolucia
tereno por esti kondukita al la buĉejo favore al la interesoj de la dominanta
klaso. En la klubo de la riĉaj koloniistaj landoj alte industriigitaj, Italio, same
kiel Hispanio, estis kvazaŭ malriĉa parenculo. Sed dum Hispanio, konscia pri
sia malforto restis for el la konflikto, Italio sin ĵetis al la aventuro ambiciante
teritoriajn konkeraĵojn. Pri tiu lando Bismarck estis dirinte: Italio havas egan
apetiton sed malfortan dentaron. La potencoj de la t. n. Triopa Entento promesis
al Italio, por ĉi ties aliĝo iliaflanken, interalie, la reakiron de tiuj ital-lingvaj
teritorioj ankoraŭ kontrolataj de Aŭstrio.
21